Esperanta Civito

Embargo pri la eksa IEI-direktoro

Fine venis oficiala komuniko de Internacia Esperanto-Instituto en Hago pri la kazo Atilio Orellana. Ĝi tekstas jene:

"Ekde la 6a de oktobro 2009 Atilio Orellana Rojas ne plu laboras por IEI kaj li estas forlasinta la Andreo-Cseh-Domon en Riouwstraat 172, Hago. Neniun taskon rilate al IEI ekde tiu dato li rajtas plenumi: i.a. kursoj, seminarioj kaj ekzamenado en la nomo de aŭ sub aŭspicio de Internacia Esperanto-Instituto. Aliaj transprenos tiujn taskojn."

Laŭ la (de HeKo emfazita) frazo, temas ne nur pri maldungo, sed pri efektiva embargo. Kio nerekte konfirmas la respondecon pri la okazinta fraŭdo.

La paktintaj establoj, de Togolando ĝis Meksiko, de Svislando ĝis Nepalo, bonvolu atenti pri la supra komuniko.

[HeKo 418 2-A, 12 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0547 s s