Esperanta Civito

Kandidatoj por la Konsilio de "AmaHoro"

Sekve de la notaria akto inter SIPU kaj Pro Esperanto, la prezidanto de SIPU kaj la Konsulo de la Esperanta Civito nomumos morgau la kvin membrojn de la Konsilio kiu responsos pri la realigo de la projekto "AmaHoro".

Laŭ alfabeta vico, la kandidatoj de SIPU estas: Martin Mbazumutima, Léonard Ngendakumana, Frédéric Nimubona, Jerôme Niyokindi, Salvator Nizigiyimana, Zacharie Sagaba. Inter ili la Konsulo elektos tri.

La kandidatoj de la Konsulo estas: Jean-Paul Barikumutima, Mushoshi Birindwa, Libère Mudende, Chamberline Nguefack Zedong. Inter ili la prezidanto de SIPU elektos du.

Ĉiuj dek kandidatoj havas la esperantan civitanecon. Ok el ili havas la burundian ŝtatanecon, unu la kongolandan (Birindwa), unu la kamerunian (Nguefack). Naŭ el dek loĝas en Buĵumburo, la deka (sen. Nguefack) pretas vojaĝi tien kaj restadi eĉ monatojn, se necese.

C-ano Nimubona kaj sen. Silfer retmesaĝos siajn voĉojn morgaŭ samtage kaj samhore. Tiel la estraro de SIPU, respektive la Kapitulo, havas tempon por lastaj internaj konsultiĝoj.

[HeKo 420 2-C, 23 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0630 s s 
  Total: 0.0781 s s