Esperanta Civito

Greziljono: ĉu strebe aŭ konvulsie?


La kooperativo posedanta Greziljonon perdis la juran statuson, deficitas ĉiujare plian dekmilon da eŭroj, devus trovi almenaŭ cent mil eŭrojn por necesaj renovigoj (tegmento, hejta sistemo, lifto por la supra etaĝo, refarbado ktp). Tamen ĝia Asembleo volas insisti laŭ la nuna vojo, utiligante la kastelon nur kelkajn semajnojn jare. Tiu ĉi estas la orientiĝo esprimita (kun deko da kontraŭaj voĉoj) de la eksterordinara kunveno okazinta en Baugé la pasintan sabaton.

Konsekvence, "se la kastelo ne estas vendata, Feminisma Esperanta Movado povas investi aliloke, alilande" deklaris Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM. "Nia asocio, ĝis nun konata precipe pro la produktado de la revuo "Femina", serĉas ejon por realigi alian parton de sia aktiveco. La krizo de Greziljono donis la ideon savi la kastelon direktante tien niajn resursojn, tiel ke estu savita ankaŭ grava simbolo de Esperantio. Unue ni pensis pri kelkjara luado, sed konstatinte la kadukecon de la ejo, ni trovis ke indas interveni nur per aĉeto." La FEM-prezidanto havis la okazon konstati, tuj post la eksterordinara asembleo, antifeminisman deliron de s-ro Brian Moon; sed tio ne koncernis Greziljonon mem.

La eksterordinara Asembleo kunvokis novan ordinaran asembleon por la fino de majo. Tiam devus esti elektita la nova, dekduopa Komitato, al kiu rajtus kandidati ankaŭ ne francaj ŝtatanoj, laŭ ĵusa modifo en la statuto. Aliaj statutmodifoj ne estis traktitaj, pro la delikata fazo de reakiro de la jura statuso. La tuta proceduro aldonas pliajn milojn da eŭroj al la deficito kaj, laŭ ne aŭskultita kooperanto (kiu neniom rilatas al FEM), post du-tri jaroj la kooperativo povus bankroti. Tio cetere estas ankaŭ la opinio en SAT-Amikaro, se juĝi laŭ la kovropaĝo de la lasta numero de ties organo.

[HeKo 421 5-A, 1 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0628 s s