Esperanta Civito

Gbeglo atakas Liberan Folion

Forta atako de c-ano Koffi Gbeglo kontraŭ regantoj en Universala Esperanto-Asocio kaj la retejo "Libera Folio".

Efektive la unua pafado kontraŭ afrikanoj venis ĝuste el tiu skandalgazeto en aŭtuno 2005, kaj la unua, kiu tuj kaptis la okazon por agresi nian afrikan akademianon kaj togolandan UEA-komitatanon, estis lia kolego en la Komitato, s-ro István Ertl, ĉefa kunlaboranto de la redaktoro de "Libera Folio", s-ro Kalle Kniivilä.

Laŭ Gbeglo, LibFol estus nenio pli ol ŝajna opozicia organo favorata de la reĝimo mem. Jen ĉi-sube la teksto de Gbeglo, ĵus adresita al LibFol.

* * * * *

Vidu, ke nun UEA estas en la manoj de koterio, kiu tenas ĝin jam ĉirkaŭ 50 jarojn. Ĝis nun tiuj homoj ne rimarkas, ke ili nenien antaŭeniras kun Esperanto. Iuj el tiuj homoj, kaj precipe Renato Corsetti nun detruas ĉion, kion Hans Bakker konstruis en Afriko.

Certe iuj ne scias kiom da mono Hans disponigis al Afrika Fondaĵo, ke tiu ĉi, ĉiujare, ĝis la fino de la tempoj, per la rentoj, disponigu monon por la Afrika Agado. Tiu mono, pli ol 80.000 eŭroj, tiom allogis Renaton, ke li forpelis de Afrika Fondaĵo la homojn, kiujn Hans fidas, kaj por kiuj li donis tiom da mono, ke ili agadu por la kompatinda Afriko.

Nun ĉio estas detruita en Afriko. De 1980 ĝis 2005 la movado ege kreskis en multaj landoj Afrikaj. Tiam oni legadis raportojn pri Ganao, Gvineo, Kotdivuaro [Eburio], Malio, Burkino, Niĝerlando, Togolando, Niĝerio, Benino, Ruando, DR Kongolando, Tanzanio, Sudafriko, Kamerunio, Zambio, Senagalio, Alĝerio, Ĉadio, Kongolando, Malagasio, Ugando, ktp. Kaj nun kion oni legas en la mensogozaj raportoj de Jean Codjo kaj Renato? Nur pri raportoj el kelkaj landoj (Benino kaj Burundio precipe), kaj ne ĉiuj raportoj havas veraĵojn. Jean kaj Renato elpensas malveraĵojn por trompi esperantistojn tutmondajn. Ĉu en tiaj cirkonstancoj oni povas iam paroli pri Afrika Unio kaj Esperanto?

Afrikaj esperantistoj, kiuj ŝatus, ke iam oni parolu pri la vera rolo de Esperanto en Afrika Unio, postulas, ke Renato Corsetti forlasu la afrikan movadon. Li tenu sin tre for de la afrika movado ebligante al afrikaj esperantistoj zorgi pri siaj aferoj.

Nun grumblas Esperantistoj pri la konduto de Renato [Corsetti] kaj Osmo Buller koncerne Afrikon. Kial ili ne tiel kondutas ankaŭ al EEU, al Azia Movado, ktp. Kio plej mirigas, tio estas, ke "Libera Folio" neniam raportas pri tiaj aferoj. Kial? Ĉu oni komprenu, ke "Libera Folio" estas por la korifeoj de UEA? Tion ĉi afrikaj esperantistoj ne povas toleri. Ĉio okazas kvazaŭ Libera Folio apartenus al UEA-gvidantoj, kiuj decidis malutili al Afrika Agado de Hans Bakker. Ne, afrikaj esperantistoj certe ne tion toleros, kaj tial postulas la sendependecon de Afrika Agado.

Tiuj afrikaj esperantistoj, kiuj tion postulas, multe pli ol Renato kapablas gvidi la movadon en Afriko, ĝis ankaŭ en Afrika Unio Esperanto havu gravan rolon.

(Koffi Gbeglo)

[HeKo 422 1-A, 5 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0741 s s 
  Total: 0.0891 s s