Esperanta Civito

Mbazumutima prezidas la Konsilion de AmaHoro

Konforme al la reglamento de la Projekto AmaHoro, fiksita antaŭ tri semajnoj per notaria akto, hieraŭ la Konsilio havis sian unuan ordinaran kunvenon. Ĉeestis kvar konsilianoj, la kvina komunikis el Kamerunio sian vidpunkton.

Konstantinte la nomojn de la kvin elektitoj, la Konsilio elektis c-anon Martin Mbazumutima kiel prezidanton, kaj c-anon Libère Mudende kiel vicprezidanton.

Krome la Konsilio elektis c-anon Frédéric Nimubona kiel surlokan referenculon pri financoj: interalie, al li iros la konteltiroj de Pro Esperanto. Pri tiuj konteltiroj responsas la prokuristo de Pro Esperanto, sen. Giorgio Silfer. Fine, s-roj Jerôme Niyokindi kaj Ildéphonse Bizindavyi estas indikitaj kiel asistaj arkitektoj por s-ro Claude Bensimon, kunlaboranto de la regio Pro Esperanto.

La Konsilio ekzamenis ankaŭ la proponojn de kunlaboro kun Internacia Civila Servo kaj kun pastro Duilio Magnani. Pri ili okupiĝas la prokuristo de Pro Esperanto.

Estis transdonita ankaŭ la respondo de la Konsulo de la Esperanta Civito, al la rimarko de SIPU ke li kandidatigis neniun eŭropanon por la Konsilio: "Afrikanoj estas sufiĉe kompetentaj por mem mastrumi la projekton, kaj eŭropanoj povas helpi same efike de ekster la Konsilio, laŭ la notaria akto".

La kunveno daŭris kvar horojn kaj finiĝis en entuziasma atmosfero.

[HeKo 422 3-B, 6 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0565 s s