Esperanta Civito

Ok kandidatoj al "La Verko de la Jaro" 2009


Ok poeziaj titoloj kandidatas por la PEN-premio “La Verko de la Jaro” 2009, laŭ indiko de la membroj de Esperanta PEN-Centro. La abonantoj de “Literatura Foiro” referendume elektos inter ili la gajninto(j)n, ĝis 30 aprilo 2010.

Temas pri “Kajto” de Mikaelo Bronŝtejn, “Koploj kaj filandroj” de Jorge Camacho, “Malgajaj sonetoj” de Malfrua Somero, “La neceso akceptebla” de Baldur Ragnarsson, “Taglibro de nenifaranto” de Nicola Ruggiero, “Verse reversi” de Benoît Philippe, “Vespere” de Mikaelo Giŝpling kaj “Yvonne. Sonetoj malsekretaj” de Timothy Brian Carr. La aŭtoroj ĝenerale ne estas debutantoj: en unu kazo, eĉ kvazaŭ klasikulo; en alia kazo, Florluda Majstro.

La aŭtoroj de la libroj ricevintaj la PEN-premion “La Verko de la Jaro” rajtos restadi unufoje sed plurajn semajnojn en la verkista domo Kastelo de Lavigny, apud la lemana lago en Svislando. La sekretario de la premio (ricevonta la balotilojn, el la februara numero de LF) estas c-ino Milena Makaveeva el Razgrado.

[HeKo 422 5-B, 7 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0363 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0815 s s