Esperanta Civito

Ne politika cenzuro, nur teknika cezuro...

Aperis akuzoj [interalie en HeKo], ke ni simple baras ĉiujn mesaĝojn de komitatano GBEGLO Koffi al tiu ĉi [UEA-komitata] listo, kaj [ne en HeKo], ke ni faras tion pro instigoj de Renato Corsetti kaj Osmo Buller.

Ni efektive en la lastaj tagoj baris ĉiujn mesaĝojn de li, tamen ne ĉar ni sekvas novan politikon silentigi lin, nek pro instigoj de Corsetti au Buller. Ĉiuj liaj lastatempaj mesaĝoj estis samtempe adresitaj al tiu ĉi listo kaj al aliaj adresatoj. En tiu ĉi listo ĉiam estis la ĝenerala praktiko, kaj en la listo _uea-membroj_ jam de jaroj estas specife formulita regulo, ke tiuj, kiuj volas paroli al tiu ĉi listo, adresu la mesaĝon nur al ĝi. Tiun ĝeneralan praktikon ni rigore aplikas kiel regulon, kiam temas pri filtrado de ies mesaĝoj.

Pri tiu ĉi punkto, post interna diskuto inter la listaj administrantoj, Roy McCoy informis la komitatanon GBEGLO Koffi, kaj poste mi sendis al li konfirman mesaĝon pri tiu temo.

Tiu ĉi temo estas kroma, kaj senrilata, al insultoj aŭ al senbazaj akuzoj.

Probal Dasgupta,
prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

NdlR: la UEA-komitata diskutlisto (male al aliaj, ekzemple la menciita "uea-membroj") estas tute publika: kiu sendas mesaĝon al ĝi, tiu evidente ne estas ligita de ia kopirajto aŭ ekskluziveco, ĉar li/ŝi ja scias ke kiu ajn tuj povas legi ĝin. Interalie nur tiu absoluta publikeco igas motivebla (kvankam ne konsentebla en demokratia parlamento) la carisman praktikon de preventa cenzuro. La klarigo de prof. Dasgupta sonas do kiel plumpe formalisma preteksto. Sed ĉiukaze, temas pri problemo interna nur al lia Asocio.

[HeKo 423 2-A, 10 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0500 s s 
  Total: 0.0660 s s