Esperanta Civito

Oracio por Umberto Broccatelli (1931[1947]2010]

Itala Interlingvistika Centro kondolencas pro la hieraŭa forpaso de d-ro Umberto Broccatelli, 79-jara, aŭtoro interalie de esperanto-lernolibro financita de "Heroldo de Esperanto" kaj eldonrajte deponita ĉe IIC. Honore al Umberto Broccatelli ni aperigas oracion de c-ano prof. d-ro Carlo Minnaja, kiu interalie estas membro de la scienca komitato de IIC.

* * *

Jam en septembro 1952 mi konatiĝis kun Umberto, kaj ni eĉ suriris la saman scenejon. Mi estis tiam dekdujara kaj tiu vespero denove saltas al mia memoro: mi estis vidinta Umberton jam la antaŭan vesperon, ĉe la ĝenerala provo de la teatraĵo kiun la geaktoroj afable spektigis al kelkaj, inter kiuj mia familio.

Multaj epizodoj revenas al mia menso pri li: lia ekzameniĝo por akiri la IIE-diplomon en Sassari 1954, kiam li, jam sperta esperantisto, utiligis nur parton de la allasita tempo por la tasko por la ekzameno, kaj forkuris ĉar li devis trafi trajnon por reveni al la duoninsulo kaj iri labori la postan tagon, kaj prof. Grazzini komentariis: "li estas juna, li havas longajn krurojn".

Kaj poste ankoraŭfoje dum la UK en Bolonjo en 1955 ni deĵoris kune ĉe vendotablo pri esperantaĵoj, kaj ankoraŭ en multaj aliaj okazoj, kiam ni kantis kune liajn tradukojn de montaraj kantoj dum ekskursoj (certe en Cortina 1960, eble ankaŭ aliajn fojojn). Kaj plue, kiam niaj tradukoj apudiĝis sur la tablo de inĝ. Azzi, kunaj cele al la eldono de la Itala Antologio. Kaj ankoraŭ helpa kontakto, kiam mi, en 1992, senpova kaj senkuraĝigita antaŭ la ankoraŭ kolosa laboro pri la itala vortaro, petis helpon de iuj amikoj por treni la tuton ĝis la fino, kaj li tujtuje proponis ĝin al mi kaj redaktis la unuan version de parto de litero A kaj permesis represi en mia vortaro sian Esperantan gramatikon.

Aŭ ankoraŭ, kiam mi estis petita de Zanichelli verki reduktitan version de la vortaro por poŝformata eldono: mi komencis, poste ne plu povis, kaj mi trandonis al taskon al li, kiun li plenumis mirinde, liberigante min de gorĝosufoka kontrakto, kiun mi ne plu kapablis plenumi.

Tute rekta kontakto estis plu en la komencaj jaroj de ĉi jarmilo, kiam mia edzino kaj mi volis testi programon pri aŭtomata klasado de la parolelementoj en esperanta teksto kaj ni bezonis jam elektronike aranĝitan tekston, kaj tuj, sen demando pri celo, metodo ktp Umberto sendis kiel unua siajn tekstojn de la Eŭropa bulteno, tute taŭge aranĝitajn.

Tuje, prete, bonvole, helpe: jen liaj karakterizoj. Kaj mi sentis lin frato ĉe tradukado de kantoj kaj poeziaĵoj, ni ambaŭ tradukis senkonekse unu de la alia, sed kia ĝojo, kiam ĉiu el ni ambaŭ vidis, ke la alia daŭre pluiras sur la traduka pado: "Ĉi tiu estas tre peniga traduko, feliĉe ke jam faris Umberto!"

Saluton, kara amiko, proksima eĉ kiam dista, frata kunvojanto dum pli ol duona jarcento cele al la interkoniĝo de la kulturoj kaj la interkompreniĝo de la homoj tra la internacia lingvo. Ne estas adiaŭo, ne estas ĝisrevido: viaj versoj, viaj paĝoj, viaj agoj restos ĉiam apud ni, kun ni, en ni.

(Carlo Minnaja)

[HeKo 423 8-B, 12 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0577 s s