Esperanta Civito

Halt al la grapolbomboj

Ekde 1 aŭgusto 2010 aktivos la internacia konvencio kiu malpermesas la grapolbombojn: hodiaŭ oni atingis la minimumon de tridek ŝtataj ratifoj, necesajn por aktivigi la traktaton de Dublino, datitan 30 majo 2008.

La tridek unuaj ratifintoj estas Albanio, Aŭstrio, Belgio, Burkino, Burundio, Danlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Japanio, Kroatio, Laoso, Luksemburgio, Makedonio, Malavio, Malto, Meksiko, Moldavio, Montenegro, Nikaragvo, Niĝerlando, Norvegio, Nova Zelando, Sankta Seĝo, San-Marino, Sieraleono, Slovenio, Urugvajo, Zambio. Inter la neratifontaj, ĉar neniam aprobintaj landoj estas Ĉinio, Israelo, Rusio kaj Usono.

La registaroj aliĝintaj al la traktato havas la devon detrui sian grapolbomban arsenalon ene de ok jaroj post la ratifo. Krome la ŝtato utiliginta tiajn armilojn devas senbombigi la koncernajn teritoriojn. Laŭ raporto de la asocio "Handicap International", de post 1965 en la tuta mondo oni pafis 440 milionojn da grapolbomboj. El ili, cent milionoj ankoraŭ ne eksplodis.

En Esperantio kontraŭ la grapolbomboj engaĝis sin (laŭ apartaj publikrilataj strategioj) kaj la Esperanta Civito kaj Sennacieca Asocio Tutmonda. Neniu alia esperanta subjekto okupiĝis pri la temo.

[HeKo 424 4-C, 17 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0586 s s