Esperanta Civito

Mortpuno en la nuna mondo

Hodiaŭ estas la Kvara Monda Tago kontraŭ la mortpuno. En 2006 la tendenco al mondo sen mortpuno iom progresis, per la forigo de mortpuno en la kodoj de Filipinoj kaj Moldavio. Tiel la nombro de la ŝtatoj kie ne okazas mortpuno kreskis ĝis 129. Aliflanke en Peruo kaj Pollando la aŭtoritatoj inklinas konsideri la eblecon reformi la kodon kaj enkonduki mortpunon.

Entute 88 ŝtatoj forigis la mortpunon por ajna krimo. Dek unu konservas ĝin nur por esceptaj krimoj. Tridek "de facto" ne aplikas ĝin. 68 konservas la mortpunon. En Eŭropo mortpuno ekzistas nur en Blankrusio. Rekorda klasifiko de ekzekutoj vidas Popolan Ĉinion kiel la unuan, kun granda avantaĝo super Irano, Irako kaj Pakistano. Kvina estas Usono. Entute en 2006 okazis almenaŭ 280 ekzekutoj en la mondo.

(fonto: Amnestio Internacia)

Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) memorigas ke almenaŭ unu esperantisto sidas en prizono, pro mortpuna kondamno: Billy Waldon, konata ankaŭ kiel N. I. Sekvojo.

[HeKo 312 2-A, 10 okt 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0544 s s