Esperanta Civito

Kial Cherpillod ne estos plu akademiano

Kara sekretario de la Akademio de Esperanto, [Renato Corsetti]

Mi informas vin, ke mi ne deziras denove kandidatiĝi. Estas en tio pluraj motivoj.

1. Mi estos 80-jara post kelkaj monatoj.

2. Mi neniam sukcesis kompreni, kiamaniere funkcias la Akademio. Precipe, depost la ekfunkciado de Interreto. Mi preskaŭ neniam estis informita pri io koncernanta la Akademion. Mi ekscietis informetojn nur per hazarda babilado kun iu akademiano, aŭ per la gazetaro.

3. Antaŭ jam kelkaj jaroj, aperis iu aĉa reformo, kiun mi nomas FUSHPERANTOX aŭ IXPERANTO. Ĝi konsistas en malestima surtretado de la Fundamento, laŭ kiu la mankon de la ĉapelitaj literoj kompensas la litero H (ne la litero X). Kun la paso de la tempo, oni konstatos, ke tiu reformo estas mortiga por la pluvivo de la aŭtenta Esperanto, la lingvo de Zamenhof. Mi plurfoje vidis homojn duonkonvinkitajn pri la lernado de Esperanto, kiuj definitive rezignis pri tiu lernado, ĉe la konstato de la barbaraj c-x, g-x, j-x, ktp. Vere vomiga estas la c-xiuj-xau-xda eh-xos-xang-xo!

Laŭ mia opinio, la plej elementa tasko de la Akademio devus esti la energia kondamno de tiu hereza reformo: ĉiu akademiano, ĉe sia elekto, ĵuris «fidelecon al la Fundamento». Ve, ili ĉiuj perfidis ĝin, deklarante, ke tiu reformo… ne estas reformo. Mi mem ne havis ian okazon doni mian opinion.

4. En la listo de la geografiaj nomoj, iu fantaziulo, forgesante, ke Esperanto estas internacia lingvo (regulo 15 de la Fundamento), imagis anstataŭigi la Zamenhofan Hindujon aŭ Hindion per iu Barato, kiun neniu Terano kapablas kompreni ekster Hindio. La rezulto estas, ke iu ajn Terano, kiu scius nek la anglan lingvon nek la Esperantan, komprenus pli facile "I come from India" ol "mi venas de Barato". Bela rezulto, kiu kondukas al la opinio, ke la vera internacia lingvo estas la angla, kaj ke Esperanto estas io kaduka inda je la rubujo. Kial la dirita fantaziulo ne iris ĝis la plena detruo de la Zamenhofa spirito, kreante Dojĉlando, Osterrajĥo, Helado, Ŝkiperio, Norgo, Sverigo, Espanjo, Polsko, kaj pliajn kretenaĵojn?

Ankaŭ en ĉi tiu afero, se la Akademio ne perfidus sian nepran rolon de konservado de la Zamenhofa heredaĵo, ĝi energie kondamnus tiun fikretenaĵaĉon.

Jen do la kvar motivoj, pro kiuj mi ne rekandidatiĝas.

(André Cherpillod) *

* daŭre Lingva Komitatano.

[HeKo 425 3-A, 21 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0561 s s