Esperanta Civito

Senatokonsulto pri Fondumo Pro Esperanto

Dek tagojn post la unua komuniko al la Senato, manke de kontesto pri la riceveblo la Konsulo anoncas hodiaŭ la formalan ricevon de la leĝopropono pri Fondumo Pro Esperanto, prezentita nome de la Kapitulo. Konsekvence estas malfermita la telematika senatokonsulto, post kiu la definitiva teksto de la propono estos enskribita en la tagordo de la senata sesio en aŭgusto.

La leĝopropono paŭsas la statuton de la fondumo, redaktitan helpe de svisa notario kaj formaligotan ĉi-semajne de la Kapitulo. La du proceduroj (leĝodona kaj ekzekutiva) disvolviĝas paralele.

Laŭ la proponita normo, la fondumo transprenos la aktivojn kaj pasivojn (fakte ekzistas nur aktivoj) de Fonduso Pro Esperanto, kaj fariĝos efektiva banko, laŭ la modelo de alternativa banko praktikata en Svislando. Ĝi akceptos klientojn ankaŭ ekster Esperantio, sed nur la Esperantianoj rajtos aliri la mikrokreditan servon.

La fonduman konsilion elektos la Kapitulo: ĝi konsistos el minimume tri membroj, plus la reprezentanto de la publika kontrolinstanco. Kandidatoj al la konsilio, pri kiuj la Kapitulo alprenos unuan decidon ĉi-semajne, estas c-ano Pierre Berger, sen. Marie-France Conde Rey, sen. Giorgio Silfer.

[HeKo 426 1-C, 24 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0577 s s