Esperanta Civito

Draŝa katalunista kritiko al Roterdamo

Mi taksas la [lingvopolitikan] proponon [de Michael Cwik] plia absoluta teruraĵo, el la sinsekvo de mispaŝoj delonge farataj de UEA.

Taksi "strategia" agadon specife orientitan por ŝanĝi la anglan al esperanto estas laŭ mi fuŝa. Pretendi, ke tiu anstataŭado ebligos "la egalecon inter la lingvoj" estas falsa. Pretendi, ke la angla fariĝas "ĉefa lingvo de instruado" ŝajnas al mi falsa. Subkomprenigi, ke la esperantistoj (aŭ UEA) laboras por la egaleco inter la lingvoj estas bedaŭrinde falsa. Kaj tiel plu kaj tiel plu.

La ĉefaj malaperigantoj de la lingva diverseco estas la ŝtataj lingvoj (t.e. la ŝtataj organizoj) en la teritorioj, kiujn ili praktike monopolas. Se la esperanto-movado efektive volas montriĝi aganto por la lingva diverseco, ĝi devas okupiĝi minimume ne malpli pri la lingvopolitikoj interne de la ŝtatoj ol pri la interŝtataj.

Sed ekde Lapenna UEA interesiĝas nur pri la dua aspekto: gravas leki la pugon de la aŭtoritatoj esperante, ke ili iam bonvolos ion fari por nia kara lingvo (kaj ne tro gravas se tiuj aŭtoritatoj praktikas sufiĉe malkaŝe asimilismajn politikojn, ekz. en Ĉinio aŭ Francio).

Pro tio, kiam la dokumento diras, ke oni devas lerni la lingvon de siaj najbaroj, mi ege suspektas, ke ne temas pri tio, ke germanlingvano (ĝi aludas al Germanio) lernu la platdiĉan, la soraban, la turkan k.s., sed la francan, la nederlandan aŭ la polan.

Germana Esperanto-Asocio havas sian retejon germane kaj esperante, sed en neniu ajn el la aliaj indiĝenaj germaniaj lingvoj. Mi scias ankaŭ pri neniu regula aktivado de GEA favore al tiuj germaniaj lingvoj ktp. (Kaj tion, kion mi diras pri GEA, eblas diri ankaŭ pri la franca, brita, itala, rusia k.a. LS de UEA). Do, finfine la pledo por lingva diverseco kaj lingva demokratio de la esperantistoj estas nur pledo, por ke iuj superlingvoj (kaj superlingvanoj) konservu siajn esencajn privilegiojn super aliaj.

Ne, laŭ mi UEA devas iri en tute alian direkton. Ĝia sinteno estas tiel diametre malsama al la mia, kaj ĝiaj eldiroj (ekz. por agado por lingva diverseco) ŝajnas al mi tiel demagogiaj kaj mallaŭaj al ĝia efektiva agado, ke mi daŭre rigardas UEA kiel tre fremdan al mia mondrigardo, kaj sekve sentas neniun emon aniĝi al UEA.

(Hèctor Alòs i Font)

[HeKo 426 6-A, 28 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0554 s s