Esperanta Civito

Nederlando: ĉu danke al gejoj islamofobio kreskas?

La ĵusaj administraj elektoj en Nederlando ŝajnas pravigi la politikan flaron (la flaron, ne la orientiĝon) de Eŭropa Esperanto-Unio kaj specife de ĝia sekretario, Zlatko Tiŝljar.

Apenaŭ konata partieto, PVV de Geert Wilders, partoprenis en nur du balotoj, por la urbaj konsilantaroj de Hago kaj Almere (apud Amsterdamo). Tiu partio bazas sian programon sur ideoj kiuj proksimas al la unua parto de la dokumento de EEU. 

En Hago PVV fariĝis la dua partio, en Almere ĝi eĉ konkeris la plimulton. Ekster Nederlando (ekzemple en Italio) Almere estas priskribita kiel nodo el dormokvartaloj: laŭ atesto de c-ano Leen Deij ĝi tute ne estas tia, sed "moderna, ekspansianta kaj loĝata de multaj junaj homoj".

Probable inter la balotintoj por la kontraŭislama partio de Geert Wilders estas ankaŭ samseksemuloj, kies vivostilo certe malplaĉas kaj al islamanoj kaj al fundamentismaj kristanoj. Ĉu do Wilders venkis ankaŭ danke al gejoj? Tion oni komprenos el la unuaj faroj de la novaj administrantoj de Almere. Ankaŭ ĉar, ĉe tre fundamentismaj kristanoj, eblas ke homofobio kaj islamofobio apudestas.

Krome estas frue, por koincidigi islamofobion kun ksenofobio. Ankaŭ tion oni komprenos el la unuaj monatoj de la nova Almere-magistrato.

[HeKo 427 6-A, 4 ma 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0535 s s