Esperanta Civito

Nia literaturo en la internacia PEN-konferenco

La 42a Internacia PEN-konferenco en Bled (Slovenio), 24-28 marto 2010, proponas globaliĝon kiel ĉeftemon. En la dua ronda tablo, prezidata de la franca verkisto Sylvestre Clancier, intervenos ankaŭ esperanto-verkisto, c-ano Giorgio Silfer, per komuniko pri "La littérature d'une diaspora comme expression de globalisation: le cas de l'espéranto / La literaturo de diasporo kiel esprimo de globaliĝo: la kazo de esperanto". La ronda tablo okazos la 25an posttagmeze.

Dum la sama tago eventos literaturaj vesperoj en diversaj urboj de Slovenio. En unu el ili ĉeestos ankaŭ la esperanta poezio, ne la unuan fojon: ekzemple pasintjare Giorgio Silfer deklamis poemon de Marjorie Boulton, kandidatino por la literatura Nobel-premio.

En Bledo ĉeestos du pliaj esperanto-intelektuloj kaj verkistoj, ambau membroj de la Esperanta PEN: c-anoj György Nanovfszky kaj Vinko Oŝlak. La unua reprezentos nian literaturon en la Komitato de verkistoj por paco, kiu havos sian jarkunvenon dum la konferenco.

[HeKo 427 6-B, 5 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0564 s s