Esperanta Civito

Afrika floro je la Oka de Marto

Patro al sia filo: "Vi nun havas propran profesion kaj gajnas vian vivon. Vi scias tre bone, ke, en nia medio, gefiloj tiel laborantaj zorgas pri siaj gepatroj precipe finance. Ion gravan mi diru al vi. Kiam vi havas monon, donu multe al via patrino. Ŝi multe suferis kaj plu suferas por kaj pro vi. Certe vi donos ankaŭ al mi, sed pli grandan parton donu al la patrino. Ĉu vi scias kial? Kiam vi donas multon al via patro, li tuj havos plian edzinon, sed se tiom vi donos al via patrino, ŝi zorgos bone pri ĝi, ke tion ŝi uzos por zorgi pli pri vi mem. Patrinoj estas ĉiam pli proksimaj al la gefiloj ol la patroj. Tion neniam forgesu".

Kvankam tiu patro parolas al sia filo, certe tio koncernas ĉiujn gefilojn. Gravan rolon havas la patrino en la prizorgado de la gefiloj. Ĉu necesus ion pli klarigi? Eble estus bone memori kelkajn etapojn en la vivo de la homo: naskiĝo, kresko, maturiĝo, maljuniĝo, ktp.

Antaŭ la naskiĝo la infano estas en la ventro ne de la patro, sed de la patrino. Nur tiu ĉi naskas ĝin, dum tiam la patro povus esti kun alia virino. Naskite la bebo estas jen en la brakoj de la patrino, jen sur ŝia dorso, jen.... Kiam malsaniĝas la infano, ne dormas la patrino, dum patroj apude ronkadas. Kaj kreskas la infano.

Se nun vi vizitas togolandajn kamparojn, vi vidos, ke nur patrinoj portas la infanojn al la lernejo. La patro eĉ ne volas doni monon, kaj li pravigas tion per jena diro: "La filinoj estas aliulaj murstangoj". Li volas diri, ke baldaŭ la filinoj edziniĝos kaj forlasos la gepatran domon por esti en la domo de la edzo. Ĉu la patro estas prava? Kaj kio pri la edukado de la gefiloj?

Jes, ĉiuj gepatroj kontribuas. Instruisto rimarkigas al ekslernantino nun gravulino: "Se vi sukcesas ĝis tiu ĉi nivelo, danku vian patrinon. Certe ŝi ne ĝenadis vin pri domlaboroj kaj faradis mem ĉion, tiel ebligante al vi zorgi nur pri viaj studoj. Kaj hodiaŭ ĉio estas klara al vi. Sukcesan vivon vi havas dum viaj koleginoj, kiujn ĉiam ĝenadis iliaj patrinoj pri diversaj laboroj domaj, nun ne havas vian nivelon". Vere la patrinoj multe kontrbuas en tiu sukcesa vivo. Kaj ĝis kiam?

En 2008 mortis du homoj en Togolanda vilaĝo: viro kaj poste lia patrino. Tiam 79-jariĝis la viro. Divenu la aĝon de la patrino. Certe oni ne scias, ke tiu viro estas la tria filo de sia patrino. Tial la unua estus almenau 83-jara. Ĝis la morto de la viro, ĉiutage la patrino donas al li manĝon. Eĉ en la tago kiam mortis la viro, la patrino aĉetis por li manĝon, kiam la filo estis jam mortinta. Neniu informis ŝin pri tio, kaj ŝi daŭre sendadis manĝon al la domo de la filo. Ĝis kiam ĉesos tiu ĉi apudigho de la patrino al siaj gefiloj? Ĉu tiaj kondutoj troviĝas nur ĉe patrinoj?

Rigardu geknabojn amuziĝantajn. La rolo de patrino tuj iras al la knabinoj. En grupoj de gelernantoj, kiam oni festas, la tasko pri servado al ĉiuj tuj iras al lernantinoj. Fratinoj pli zorgas pri gefratoj ol fratoj. Vidiĝas, ke la zorgoj pri homoj estas ne nur ĉe patrinoj, sed ĉe virinoj ĝenerale. Tial la homaro ŝuldas multon al la virinoj. Tiuj ĉi devas rekoni tion ĉi por virinoj, kiujn ili devas ĉiam dorlote danki. Tial necesas reiri al la supra konsilo de patro al sia filo kaj etendi ĝin al ĉiuj virinoj. "Kiam vi havas monon, donu ĝin ne al viroj, sed al virinoj, ĉar kiam viroj prenos tion, ili havos pliajn edzinojn aŭ konkubinojn, dum virinoj uzos ĝin por zorgi pri aliaj homoj".

Certe la supra konsilo de patro al sia filo estas tute prava, ĉar la patrino pli suferas por kaj pro la gefiloj ol la patro. Do ĝenerale, en la estiĝo de la homaro, virinoj havas la ĉefan rolon. Tial ili meritas apartan dankon kaj rekonon de ĉiuj. Ĉiuj homoj konsciu tion ĉi en tiu ĉi tago, la oka de marto 2010, la tago de la virinoj. 

(Affi Djatougbe Kossivi)

Feminisma Esperanta Movado bondeziras al ĉiu virino en Esperantio!

[HeKo 428 1-B, 8 mar 10)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0478 s s 
  Total: 0.0613 s s