Esperanta Civito

La skizofrenia strategio de la nuna finvenkismo

La nuna finvenkismo, interpretata precipe de la gvidantoj de UEA (sed ne nur), pli kaj pli elkonturas skizofrenion.

Se, kiel ĝenerale asertas Korsetoj kaj Daŝguptoj, esperanto estas nur komunikilo (kaj ne ankaŭ arta perilo kaj identigilo, kiel asertas la raŭmistoj); kaj se, kiel asertas la tuta estraro de UEA per la skolda letero de s-ino Pietrzak al Eŭropa Esperanto-Unio, la Asocio estas politike neŭtrala; ni tute ne komprenas, kiel oni povas poste atribui al esperanto rolon kiun havas nek komunikilo nek politike neŭtrala asocio.

Ĉu la batalo kontraŭ la (uson)angla, aŭ kontraŭ tio kion ĝi reprezentus, estu la interna ideo de io kio estas nur komunikilo, ekzemple la telegrafo, aŭ la telefono? Kaj ĉu tiu batalo, inspirita de la lukto kontraŭ lingva imperiismo (en nova saŭco nomata "lingva diverseco"), estas aŭ ne estas politike malneŭtrala batalo?

Ni ne asertas ĉi tie, ke tiu batalo estus maljusta. Ni asertas ke Korsetoj kaj Daŝguptoj ŝajnas skizofrenii, kiam ili predikas pri nia lingvo kiel nura komunikilo, eĉ ne vivanta lingvo, nur planlingvo daŭre planebla, sed poste atribuas al ĝi internan ideon. En tio estus kohera nur praraŭmisto kiel Zamenhof, kiu neniam konsideris esperanton nur komunikilo, kaj akceptis la honoran prezidon ne de la politike neŭtrala Centra Oficejo en Parizo (kies natura praido estus la nuna UEA), sed de la perlingva societo de Hector Hodler en Ĝenevo.

[HeKo 428 2-A, 8 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0262 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0698 s s