Esperanta Civito

Oguinye kunordigas sendependan Afrikan Komisionon

Post la unuaj demarŝoj survoje al la starigo de kontinenta esperanto-organizo en Afriko, la cirkulero "Konsciu" 49 anoncas, ke "pligrandiĝas la konsisto de Komisiono pri Afrika Agado, pro la aliĝo de pliaj landoj afrikaj" kaj ke ĵus formiĝis ĝia gvidantaro.

La Komisionon kunordigas c-ano Prince Henry Oguinye (Niĝerio) kaj sekretarias c-ano Koffi Doumegnon (Togolando); ĝi havas tri konsilantojn: c-ano Antoine K. Kouablan (Eburio), s-ro Molière Ngangu (Pollando) kaj c-ano Mushosi Birindwa (Burundio).

Kiel oni facile konstatas, kvar el la kvin komisionestroj havas la esperantan civitanecon. Tri el ili estis eĉ kandidatoj al la Senato en 2006: Oguinye kaj Kouablan por la Ruĝa Listo, Birindwa por la Blanka.

La "afrikaj insurgentoj" ŝajnas konscii pri la ne eviteblaj malfacilaĵoj de la nuna momento: "En tiu ĉi komenco de nia agado, nin oni ĉiel atakos, klopodos misvojigi kaj subaĉeti. Ni tenu nin firmaj kaj daŭrigu nian laboron tute sincere kaj honeste. Kion ni evitu, tio estas uzo de maldecaj terminoj en niaj klarigoj al la samhomoj pri niaj sortoj. Se jam korifeoj de tutmonda esperanto-organizo malpurigas unu el ni, tio ja montras, ke ni estas sur la prava vojo, kaj ĝuste tio ĝenas la profitemulojn. Kio sukcesigos nin, tio estas nia sincereco al ni, nia honesteco al ni, kaj precipe nia sinkono. Ni sciu kio ni estas, kaj laŭe agadu", tekstas la cirkulero.

Inter la malfacilaĵoj situas la amareco pro la rasisma atako aperinta en "La Ondo de Esperanto" kaj la perplekso pro la konduto de kelkaj évolués, kiel François Hounsounou, ĝis la dudektria horo fidela al la kontraŭrevoluciaj furaĝantoj. La amarecon mildigas la solidareco esprimita de eŭropaj raŭmistoj, dum la "transformistoj" restas konataj kaj konsiderotaj laŭ konduto kaj memkritiko.

[HeKo 428 9-A, 14 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0556 s s