Esperanta Civito

Sanktoleado por pastro Duilio Magnani

Pastro Duilio Magnani ricevis de sia episkopo la sanktan oleon, nome la sakramenton rezervitan al la katolikaj mortontoj. Li suferas pro nekuracebla kancero apud la ezofago. Li restas pormomente en hospitalo.

La prezidinto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista estas konata ankaŭ pro la preĝejo kun belaj mozaikoj, kie li longe deĵoris kiel parokestro; la mozaikojn apudas bibliaj skribaĵoj en la itala kaj esperanto.

Sincera amiko de la afrika Esperantio, li realigis tie plurajn socialajn kaj edukajn projektojn. Lastatempe lia nomo ligiĝis al elementa lernejo konstruita en Kinŝaso danke al la mecenateco de unu el liaj bonfarantoj. En tiu lernejo instruas c-ano Jean Bosco Malanda.

(fonto: Blanka grupo)

[HeKo429 1-A, 15 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0358 s s 
  Total: 0.0488 s s