Esperanta Civito

Komuna kongreso? SAT kaj UEA kalcitras

Neniu pozitiva respondo estas donita al sen. Dieter Rooke, kiu kiel UEA-ano kaj SAT-ano proponis kunigi la kongresojn de la du asocioj, per kolekto de subskriboj dum la lasta UK. La iniciato estis pure privata: neniel kaj neniom ĝi rilatas al la Esperanta Civito (kiu ne havas propran kongreson, sed principe subtenas la aranĝojn de la paktintaj establoj). La oficiala Civita sinteno al SAT estas en la respondo al interpelacio de la Blanka opozicio, tiu al UEA en la gazetaraj komunikoj pri la interna krizo de UEA en 2001-2004 kaj pri la rekonto en Vilno.

Fine de septembro 2009 la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, s-ino Claude Nourmont, kvitancis la liveron de la petskribo, kaj enketis ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda pri ĝia sinteno. Ŝajnas ke neniu formala respondo alvenis, sed kelkaj aktivaj SAT-anoj, interalie du membroj de la Plenum-Komitato, esprimis sin negative. Jen la ĉefaj komentarioj:

"La ĉefa problemo por la partoprenantoj en Universala Kongreso estas ĝuste la diverseco de la eroj kiuj postulas elekton. Nu kio fakte estas SAT-Kongreso: ĝi estas elemento en la demokrata vivo de la asocio, momento kiam membroj (ne ĉiuj, ni bedaŭras) sed membroj de la asocio pripensas kaj decidas pri la funkciado de SAT. Estas la loko de interŝanĝoj foje viglaj kiuj preparas la agadon de la Plenum-Komitato de la Asocio. Pro tio ni bezonas tempon kiu ne povas esti metita en konkurencon kun aliaj programeroj sendube interesaj sed eksteraj al nia vivo."

"Mi opinias ke SAT bezonas sian propran kongreson sendependan kaj mi ne komprenas kial iu deziras ŝanĝi ĉi tion."

"SAT organizu sian propran kongreson por la demokrateco de SAT. Vivu klasbatalema SAT-movado!"

"La homoj ĉe UEA kuniĝas pro la lingvo Esperanto mem. La membroj de SAT kuniĝas por diskuti kaj akceli progresem-politikon pere de Esperanto. Tute malsimilaj aferoj."

Fine, ankaŭ la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, donis lastan, entombigan respondon: ""Sendube gravas, ke kresku la kulturo de regulaj konversacioj inter la anaro de la du organizaĵoj. Ne nepre la formato de komuna kongreso estus tamen plej taŭga por tiu celo, Dieter. Pensu, ke dum kongreso la komitatanoj de UEA, ekzemple, estas okupitaj pri siaj kunsidoj kaj priaj preparoj. Tio ne estas nepre la plej bona momento por igi ilin cerbumi kaj pripense konversacii kun la similaj organanoj en SAT kaj ĝiaj frakcioj. Tio plej bone okazas en Ipernity, per la retposhto kaj en aliaj forumoj, ekster la jarpinta, plej okupa semajno." 

Konkludo: neniam ekzistos komuna kongreso de la posteularo de Internacia Esperanto-Ligo kaj de tio kio restas el la laborista esperanto-movado. Cetere, la kunigo preskaŭ ne havus sencon el kvanta vidpunkto, ĉar dum la lastaj jaroj UKoj arigis inter mil cent kaj du mil personojn kaj SAT-kongresoj nur inter sepdek kaj cent (lastfoje en Ĉaŭdefono, 2003, partoprenis 150, sed unu trionon el ili varbis rekte Kultura Centro Esperantista, la kongresa organizanto).

[HeKo 429 6-A, 17 mar 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0573 s s