Esperanta Civito

Zelazny replikas al Miner pri Zamenhof

La usona intelektulo Ken Miner skribis en sia taglibro antaŭ ne longe pri "Pado-dependeco kaj Zamenhof-kultado":

Pado-dependeco (angle path-dependence, sociologia termino) estas situacio de organizo, afero, movado, k.s., laŭ kiu decidoj de la pasinteco, faritaj pro tiam pravigaj kondiĉoj ne plu ekzistantaj, limigas nunajn decidojn. Fama ekzemplo estas la Lenin-modelo de partia organizado. La insisto de Lenin pri centralizado, severa partia disciplino kaj ideologia unueco taŭgis kiam la komunista partio estis subtera organizaĵo baraktanta por sia vivo en oponanta polic-ŝtato. Sed kiam 40, 50 aŭ eĉ 60 jarojn post la venko de tiu partio oni daŭre citadis Leninon por pravigi partian disciplinon, tio fariĝis klara kazo de nedezirinda pado-dependeco. 

Simile, kiam la hilelismo/homaranismo de Zamenhof estis relative nova kaj defia por la eŭropa socio, estis nature misiumi pri ĝi, ne nur kiel pravigo de artefarita interlingvo sed ankaŭ pro ĝi mem. Sed nun, kiam en preskaŭ ĉiu burĝa hejmo kaj en ĉiu publika lernejo oni aŭdas, ke ĉiuj homoj estas fratoj, ke la homaro estas unu estaĵo, ke ĉiuj homoj naskiĝas egalaj, ktp, la homaranisma idealo fariĝis ĉiutagaĵo kaj meritas la oscedojn, kiujn oni en mondo plena je seriozaj problemoj plenrajte aljuĝas al pura banalaĵo. 

Preskaŭ la tuta homa historio estas pado-dependa, en la senco ke jam faritaj decidoj, jam ne pravigeblaj, restriktas nunajn opciojn -- la strebo liberigi nin de tiaj antecedentoj estas batalo necesa kaj senĉesa.

* * *

Komentarias sen. prof. Walter Zelazny, membro de Scienca Instituto Zamenhof, verkanta biografion pri Zamenhof:

"Pado-dependeco (angle path-dependence, sociologia termino)" estas unu el la teorioj kiuj eksplikas "bremsojn de la progreso", kaj kiel kutime Usonanoj malkovras diversajn teoriojn, ne sciante ke oni jam ilin malkovris en Eŭropo antaŭe; kio estas aparta problemo. Pado-dependecon ni trovas sub alia formo ĉe Max Weber aŭ ĉe C. Northcote Parkinson aŭ Laurence J. Peter pri burokratismo. Por pravigi la teorion de pado-dependeco oni devus antaŭe pruvi, kio estas socia progreso kaj ĉu ĝi efektive ekzistas.

Se temas pri hilelismo/homaranismo, dum la vivo de Zamenhof (kaj ĝis nun) ĝi ne estis konata. Do unue estas rolo de historiistoj malkovri, kio ĝi vere estas.

Pri originaleco de Zamenhof mi tuŝos nur unu problemon: Zamenhof metas en sian doktrinon faktoron, nomatan malfeliĉe "neŭtraleco", kiun ĝis nun konas, akceptas, konsideras neniu socia scienco. Temas pri tio, ke oni devas metodologie foriri de sia kulturo, lingvo, religio, por kompreni kio estas kulturo, lingvo, religio.

Ĝis nun ĉiuj faras tion sukcese, sed foriras de sia lingvo itala, por konsideri ĝin el la vidpunkto de la angla, aŭ foriras de sia islamo, por konsideri ĝin el la vidpunkto de la romkatolikismo, aŭ inverse. Provis tion fari kvindek jarojn poste fenomenologoj laŭ sia logiko.

Zamenhof opiniis, ke tia metodo kondukas nenien, ke ekzistas alia punkto de kiu ni povas konsideri la socian mondon NEŬTRALE.

Ne ĉio estas banala kiel sugestas Ken Miner, sed la opinioj de Ken Miner estas banalaj. Laŭ tiu logiko prefere ni fermu ĉiujn universitatojn, ĉar ni jam ĉion scias (de usonanoj)!

[HeKo 431 8-B, 5 apr 10]

Komentarias c-ano François Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof:
Mi ĝojas pro la respondo de profesoro Zelazny.
Mi aldonos, ke Zamenhof mem respondis al la riproĉoj de Ken Miner en la Letero al Bourlet 24.II.1913.
Zamenhof sciis, ke ne mankas predikantoj pri frateco, kaj precizigas "Mi neniam deziris fariĝi teoria pradikanto, -- la interreligian malamon mi volis solvi en ia maniero reala kaj praktika".
Ĉu la problemo estas nun praktike solvita? mi respondus ne.
Ĉu abundas seriozaj proponoj por ĝin solvi? mi respondus ne.
Ĉu do la propono de Zamenhof estas konsiderinda? Mi respondus jes, se oni fidas kaj esperas en la progreso de la homaro; ne, se oni profunde skeptikas pri ĝi.

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0553 s s