Esperanta Civito

Plu vundas tiu bruna triangulo

Prezentite kiel unu el la plej gravaj eventoj dum la hispana prezido de Eŭropa Unio, hieraŭ kaj hodiaŭ disvolviĝas en Kordovo la dua pinta konferenco pri la inkludo de roŭmoj en EU, kadre de la Internacia Cigana Tago.

Por la esperanta popolo estas interese observi la evoluon de tiu diasporo, kun fortaj malsimilaĵoj sed ankaŭ paralelaĵoj al ni. Interalie, estas rimarkinde ke la promulgo de la Ĉarto de Sabloneto okazis nur kelkajn semajnojn antaŭ la fondo de Ciganio per kongreso en Bratislavo, kun la adopto de propraj flago kaj himno. Sed se la Esperantianoj jam fine de 2001 sukcesis elekti sian unuan parlamenton, la ciganoj tre malfruas. Same kiel malfruas ilia projekto de universitato, bedaŭrinde.

Diasporo persekutita same kiel la hebrea, al kiu ĝi estis praktike inkludita per nazia dekreto en 1942 (en la Porajmoso, aŭ cigana Holokaŭsto, ili surhavis brunan triangulon), hodiaŭ la ciganoj formas unu el la plej grandaj etnaj minoritatoj en Eŭropo, se ne eĉ la plej grandan. Ĝin karakterizas heterogeneco ene de komunaj trajtoj: ja ne ĉiuj estas roŭmoj (kiuj vivas precipe en orientaj landoj), kaleoj kaj sinthoj en Iberio, Francio kaj nordaj landoj estas gravaj komponantoj. Iel reproponiĝas, se licas lama komparo, la dualismo aŝkenaza-sefarda de la juda diasporo siatempa. Tiuj komponantoj diferencas ankaŭ lingve: ĝis tioma grado ke, ekzemple en Skandinavio, la svede-cigana idiomo estas mortanta kompare kun la idiomo parolata de lastatempe enmigrintaj ondoj.

Ne mirige estas, ke la eksraŭmisto Jouko Lindstedt malkovris, ke la esperantisteco helpas kompreni la lingvan situacion de la ciganoj (ne roŭmoj, sed kaleoj en Finnlando). Ankaŭ la finne-cigana estas minacata idiomo, kaj la tieaj kaleoj troviĝas en la sama situacio de esperantista patro deziranta eduki sian filon en lingvo kiun li mem ne plene posedas (kaj ne subtenas la makrosocia uzo).

Ne mirige estas, ke la raŭmisto Blazio Vaha malkovris plian similecon: la danube-cigana (aŭ lovara) lingvo ne estas sufiĉe studata (same kiel esperanto), sed kaj la lovara kaj la nia ĝuas tre bonan pozicion (kvaran, respektive trian) en la ŝtata ekzamena sistemo. Kaj plu: pri ambaŭ lingvoj "oni aŭdas kritikajn voĉojn, kvazaŭ ili estus tro facilaj kaj ebligus al gestudentoj fuĝi pli severajn provojn kaj indajn fortostreĉojn".

La intereso pri la cigana diasporo, ĉe raŭmistoj, estas pli ol lingva: ĝi estas ankaŭ sociologia. Vivi en diasporo tre facile kondukas al distingo inter ni kaj la aliaj (gaĝoj, gojoj aŭ krokodiloj), ekzemple. Sed krome, vivi en diasporo malfaciligas la konscion pri sia komuna historia heredaĵo, kaj senigas la kolektivon je la retrospektiva posedo: antidoto al tiu danĝero de sensorteco venas el iniciatoj kaj institucioj, de la bibliotekoj ĝis la Panteono -- evidente, kiuj primokas ilin, tiuj simple volas konfirmi al si mem, ke esperanto estas io senvalora, do spegulo de ilia propra senvaloreco mem.

Se jam eblas difini esperantologon kiel gojon kiu scias pri hebreaj (ne nur aŝkenazaj) aferoj pli ol la ceteraj gojoj, nia espero estas ke eblos difini lin ankaŭ kiel gaĝon kiu scias pri ciganaj (ne nur roŭmaj) aferoj pli ol la ceteraj gaĝoj.

[HeKo 432 4-A, 9 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0580 s s