Esperanta Civito

Togolanda ultimato plu sen respondo

Estas daŭre sen respondo la ultimato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto. Kio okazos se la estraro de UEA ne respondos antaŭ la 1a de majo al sia landa asocio en Afriko? Verdire, unu respondo venis el Roterdamo, celante izoli la togolandan UEA-komitatanon, kiu mem estas "persona non grata" ĉe UEA ekde oktobro 2008 kaj suspendita UEA-komitatano ekde marto 2010.

Laŭ la koncernato, dumviva UEA-ano c-ano Koffi Gbeglo: "Ni serene iru nian vojon. Mi ne kaŝu de vi, ke UEA-gvidantoj ege timas pro niaj klopodoj por havi tutafrikan E-instancon. Ili estas ekster si mem. Ni fosu nian sulkon."

C-ano Antoine Kouablan el Eburio urĝe alvokis al ĉiuj afrikaj esperantistoj tiele:
"Afrikaj esperantistoj!
Jen sub viaj okuloj gravega situacio, ĉar publike kaj mondskale UEA, la tutpova monda esperanto movado, montras al ni ke ĝi estas sendemokrata organizo. Alie tiu ĉi decido de UEA koncerne nian samkontinentanon Gbeglo koffi signifas ke la nunaj gvidantoj de UEA vere ne venis al UEA por labori pri la disvastigo de esperanto en la mondo sed bedaŭrinde ili nur volas kontentigi sin farante maljustaĵojn en Esperantio.
Do, kiel Afrikano kaj samtempe unu el la malnovaj pioniroj de esperanto en Afriko, mi solene petas vin bv reagi pri tiu ĉi diktatora decido de UEA -gvidantoj. Ĉar nuntempe en UEA ne plu ekzistas penslibereco, ĉar la nuna estraro [de UEA] decidis aŭtokrate regi la tutmondan esperanto-movadon kaj ili pretas subigi afrikanojn esperantistojn al la matoj de la Centra Oficejo. Sed ke ili komprenu, ke eĉ sidante sur la matoj ni ĉiam batalas por liberigi esperanton en Afriko. Do mi invitas la nunajn gvidantojn de UEA nuligi la nunan decidon koncerne Gbeglo Koffi.
Plej samideane
Antoine, eksa membro de Afrika komisiono de UEA."

Nenian marĝenon por dialogo kun Roterdamo lasas la prezidanto de la landa asocio en Niĝerio, c-ano Prince Henry Oguinye:
"Mi ne estis surprizita pri la agoj de Probal [Daŝgupta] kaj la gvidantaro de UEA. Ekde lia elektiĝo, mi avertis ke tiu ulo ne estos la savisto kiun oni atendis el la tria mondo kaj Koffi [Gbeglo] malkonsentis. Nur poste, per diversaj interŝanĝoj, oni tute malkovris ke li estas malkompetenta kaj malkuraĝa etulo. Mi eĉ diskutis kun lia samlandano D-ro Mohan Kamath el Bangaloro, kiu loĝas tie ĉi dum la lastaj dek jaroj kaj li donis al mi multajn informojn pri tiu viro kaj liaj sintenoj en Hinda Unio.
Estas bedaŭrinde ke granda organizo, kiu nomas sin tutmonda, permesis sin esti misdirektita kaj uzita de kelkaj homoj, sed mi ĝojas ke nun afrikanoj malkovris la sintenojn de eksterlandanoj kaj ilia malsincereco. Se oni volas detrui ĉion, estas multaj strategioj por ĉion atingi. Mi planas esti en Togolando post nelonge kaj persone priparolos la detalojn. Poste estos kunveno de afrikaj gvidantoj en kiu ni prenos finan decidon kontraŭ tiuj aĉaj homoj. Nun estas klare ke ni batalas kontraŭ agentoj de diktatoreco kaj eŭropaj hegemonioj. Ili provis jam per diversaj strategioj subigi nin kaj dividi nin, sed nun kiel oni diras en Niĝerio, Obi ne plu estas knabo. Afrikanoj jam estas viroj kaj ni devas kune batali kontraŭ maldemokratio kaj tiaj homoj kiuj pensas ke ili povas nin uzi por ĉiam.
Estos vera kaj longa batalo, sed baldaŭ ni atingos la sukceson. Ne malkuraĝiĝu. La tutafrika organizo sukcesos."

Laŭ la vortoj de Oguinye kaj aliaj afrikaj aktivuloj, la fondo de sendependa Afrika Esperanto-Unuiĝo estas tre baldaŭa. Ĉu tio signifos secesion el UEA aŭ ion pli mildan, neniu povas prognozi.

De ekstere ni limiĝas je la konstato, ke bedaŭrinde plimultiĝas la tensioj kaj eĉ konfliktoj inter UEA-Dasgupta-Corsetti-Buller aŭ SAT-Schram unuflanke, kaj iuj paktintaj establoj aliflanke, sed ankaŭ ke pri tiuj konfliktoj kulpas precipe, ofte eĉ ekskluzive, UEA aŭ SAT.

[HeKo 432 8-A, 12 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0555 s s 
  Total: 0.0688 s s