Esperanta Civito

Katalunoj ree dementas la kutimajn

La kutima obsedito (en Madrido) kaj la kutima skandalgazetisto (en suda Svedio) ricevis plian dementon el Katalunio. Ili asertis ke Kataluna Esperanto-Asocio distanciĝas el la Esperanta Civito, sed tio ne eblas ĉar KEA neniam aliĝis al la Pakto.

Skribis s-ro Hector Alós i Font:  "Kataluna Esperanto-Asocio neniam aliĝis al la [Pakto por la Esperanta] Civito: tio antaŭ longe estis du fojojn konsultita al la membroasembleo kaj du fojojn ĝi estis malakceptita."

Efektive KEA aliĝis al la unua Forumo por la Esperanta Civito en 1998, kiu lanĉis la Pakton. Poste neniu premo estis farita al KEA por aliĝi al la Pakto, kvankam LF-koop (kies membro KEA daŭre estas) kaj aliaj kolektivaj akciuloj kiel KEA mem aliĝis al la Pakto. Kaj KEA demokratie diskutis pri la temo en sia asembleo, alprenante sian decidon, kiun LF-koop respektas. Probable sen sufiĉa kono pri la afero, ĉar ne alvenis demandoj al la tiama Evolukomisiono de la Pakto. Almenaŭ tion oni rajtas dedukti el pliaj frazoj de s-ro Alós:

"Ĝuste unu el tiuj kialoj estis tio, ke almenaŭ la tiamaj Civito-dokumentoj ne klarigis, kiel eblas eksiĝi el ĝi." Same kiel eblas aliĝi al la Pakto nur per la adekvata proceduro, eblas eksiĝi el ĝi nur per la adekvata proceduro. Konkrete, ekzistas du pordoj: la enira pordo nomiĝas Forumo, la elira pordo nomiĝas Kortumo. La aliĝonta establo sin turnas al la Forumo (asembleo de la paktintoj), liverante la necesajn dokumentojn: aliĝpeto, eltiraĵo de la protokolo de la koncerna asembleo, statuto; la eksiĝonta sin turnas al la Kortumo (arbitracia instanco), liverante aliajn dokumentojn: eksiĝpeto, eltiraĵo de la protokolo de la koncerna asembleo. Ĉiuj dokumentoj devas esti sur papero.

S-ro Alós aldonas: "Ĉu KEA iel havis kontraktan rilaton kun LF-Koop, mi sincere ne scias aŭ memoras." Tio estas danĝera simptomo je lia aĝo. KEA estas membro de LF-koop ekde 1984. Laŭ la svisa juro (sed ankaŭ laŭ tiu valida en Katalunio) tian membrecon atestas la aĉeto de kooperativa akcio. KEA aĉetis unu, kaj ekde 1985 partoprenis aktive en la kooperativo: tion pruvas pluraj komunaj iniciatoj, kaj eĉ la tuta kovrilaro de la organo de LF-koop, "Literatura Foiro", en 1993. Tion pruvas ankaŭ la menciita aliĝo al la Forumo de 1998. Tion konfirmas plia fakto: la membrecon en LF-koop atestas la posedo de la kooperativa akcio (revendebla nur al la kooperativo mem, laŭ la leĝo) sed la voĉrajton garantias nur la pago de la abono al LF dum la koncerna jaro; kaj KEA regule pagis sian abonon tra la kataluna peranto, ĝis inkluzive 2007. Do dum la lastaj du asembleoj de LF-koop (2009 kaj 2010) KEA estis ne voĉrajta membro; sed ĝi daŭre posedas la "societan parton" kiu atestas ĝian kooperativanecon.

Estas interesaj ankaŭ ĉi tiuj frazoj de s-ro Alós: "se malkovriĝus en araneaĵ-plena tirkesto iama dokumento (kaj LF-Koop ŝategas pompajn dokumentojn ne malpli ol preciozajn vortumojn), sincere dirite, tio ne surprizus min. Kio min vere ŝokas, estas, ke LF-Koop pretendus ĝin elmontri, post pli ol 15 jaroj da plena rilatoĉeso kaj disiĝintaj vojoj. Ĉu eble ili eksentas sin honorigataj de siaj eventualaj kontraktaj rilatoj kun (iagrade) finvenkisma asocio?"

Pri la parentezo: la objektiva leganto juĝu, ĉu tiu ĉi respondo estas pompa aŭ/kaj precioze vortumita; kaj eĉ se ĝi estus, preferindas preciozeco al kamaĉeska insultemo kaj liberfoleja kalumniado. Pri kontraktoj: ili ne estas bezonataj por aliĝi al kooperativo, sufiĉas aĉeti la "societan parton". Pri rilatoĉeso: se en 1998 KEA aliĝis al la unua Forumo, kaj se en du sinsekvaj asembleoj ĝi diskutis pri la Pakto, tio signifas ke la rilato atingis almenaŭ la novan jarcenton -- do eĉ ne dek jarojn, se entute la rilatoj ĉesis.

Pri la lasta retorika demando: s-ro Alós komprenis nenion pri la Esperanta Civito, se li opinias ke ĝi rifuzas finvenkismajn asociojn. La sola kialo por rifuzi finvenkisman asocion estas, ke ĝi ne respektas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj. Kompreneble KEA rajtas iri laŭ propra vojo: nur la historio juĝos, kiom sagaca estis la evoluo de la kataluna esperantismo, el rezista kulturmovado kontraŭ la Franco-reĝimo ĝis asocio enfokusigita al unu merkatoniĉo (por kiu la kataluna Perpinyà estas preferinda ne nur al la franca Perpignan aŭ la kastilia Perpiñán, sed ankaŭ al la esperanta Perpinjano).

(Administra Komitato de LF-koop)

[HeKo 434 6-B, 24 apr 10]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0831 s s 
  Total: 0.1002 s s