Esperanta Civito

TIETo dementas la kutiman skandalgazeton

"Libera Folio" asertas:
1) rilatoj inter la teamo de Gbeglo Koffi kaj la Esperanta Civito ne plu estas idealaj.
2) La nova "tutafrika organizaĵo" neniel estas tutafrika, sed simple privata projekto de Gbeglo Koffi, antaŭ monato argumentis Oliver Mazodze, la delegito de UEA en Harare, Zimbabvo.

Pri (1) ŝajnas al mi, ke "Libera Folio" diris tion, kion ĝi deziras. Ĝi komprenu, ke tute ne estas tiel. Vidu demandon de Kalle kaj mian respondon!
Kalle demandis: "sed (ĉu) TIETO daŭre restas membro de la Pakto?"

Mi respondis:
"Certe vi scias la minacojn de UEA-estraro por eksigi min de UEA. Laste Barbara [Pietrzak] faris min, komplice kun Probal [Dasgupta], nur observanto ĉe la komitato de UEA. Tamen mi daŭre restas kaj pluestos membro dumviva de UEA. Nenion malbonan la Esperanta Civito faras al TIETo. Eĉ se io malbona okazus, ni lavus la malpuran tolaĵon en domo. TIETo pluestas paktinta establo de la Esperanta Civito. Tio tute ne malhelpas la agadon de TIETo, sed male, ebligas nin pli bone scii pri Esperantujo kaj pli bone agadi por Esperanto. La aliĝo de TIETo al la Esperanta Civito ebligas al ĝi pli bone koni siajn verajn amikojn". Kial Kalle ne aperigis tiujn vortojn miajn? Estas klare, ke lia intenco estas kverelgi Giorgion Silfer kaj min. Plie li citis partojn de mesaĝoj de Koffi Doumegnon kaj ankaŭ partojn de mesaĝoj al retlisto, en kiu li ne membras. Kiel li povis atingi tiujn informojn? Li mem scias?
Mi ripetas, ke TIETo daŭre estas paktinta establo de la Esperanta Civito."

Pri (2) mi jam respondis la mesaĝon de la zimbabvano. Li mem komprenas, ke li ege eraris. Multon mi klarigis al li, kio silentigis lin. Certe li konvinkiĝas, ke al li mankas multa scio pri nia movado. Li intermiksis aferojn, rakontas tion, pri kio li ne havas informojn, do elpensas tion mem. Ĉu UETA estas tutafrika aŭ ne, tion ĉiuj vidos en venontaj jaroj. Kion pensas unuamondanoj, tio estas, ke afrikanoj ne havas monon kaj tial povas nenion fari eĉ se ili havas belajn planojn. Ĉiuj atente sekvu la iradon de UETA, kaj ĉiuj juĝos.

(Koffi Gbeglo)

[HeKo 435 1-B, 27 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0553 s s