Esperanta Civito

Dasgupta kontestata pri homaj rajtoj

Prof. Probal Dasgupta en la fokuso de grava kontestado pri homaj rajtoj, ene de Universala Esperanto-Asocio.

La kontestadon kontraŭ la prezidanto de UEA iniciatis Maria Sandelin, edzino de Kalle Kniivilä, sed ne rekte en la skandalgazeto de sia edzo. La atako de s-ino Sandelin startis en ŝia blogo, kie de tempo al tempo aperas ankaŭ tekstoj pri kies inteligenteco multaj dubas (ekzemple "Klukante klaĉe", specimeno de ina masklismo).* Ĉu la draŝa kritiko kontraŭ Dasgupta eniras ĉi-lastan kategorion, aŭ male, la leganto mem juĝu.

La fakto, ke la opinio de Maria Sandelin aperis ankaŭ en la skandalisma retgazeto, kondukus al ne pozitiva konkludo. Des pli ke en la skandalgazeto (kiu bedaŭrinde pli kaj pli ŝajnas nur klozeta varianto de soc.culture.esperanto) tuj manifestiĝis diversaj intelektuloj, kies komentarioj estas la sekvaj: "Prezidanto ne pajacu, pajacadon ni jam spertis kun Renato [Corsetti] (kronita kvazaŭ laŭ inspiro de Bokassa) kaj kun Kep [Enderby] (misuzinta la paciencon de la kroata prezidento dum la Zagreba UK antaŭ la tuta kongresanaro)." skribis István Ertl; kaj la plej milda frazo de Andreas Kuenzli: "Pruveble nia prezidanto ja estas pajaco." Efektive ŝajnas esti en cirko.

En tia cirko Zamenhof mem intervenis noblige (Unuel estis lia pseŭdonimo, ĉu ne?): "Estas rimarkinde, ke la prezidanto volas dikti al membro de sia asocio pri kio tiu devas scivoli, kaj pri kio ne. Mi scivolas pri la opinio de la prezidanto rilate la homajn rajtojn por povi decidi, ĉu aŭ ne li meritas mian voĉon. La sinteno de la ĉinaj aŭtoritatoj al la homaj rajtoj estas al mi pli-malpli klara, ĉar tiuj aŭtoritatoj mem publike argumentas, ke la homaj rajtoj estas relativaj. Malpli interesas min ĉi-kaze, kiu lando estas "stile rigidema" kaj kiu ne. Tre ĝojigas min aŭdi, ke la prezidanto de UEA rilate la homajn rajtojn ne konsentas kun la ĉinaj aŭtoritatoj. Mi ŝatus nun ekscii, ĉu la prezidanto de UEA opinias, ke ĉiuj landoj de la mondo egalgrade malobservas la homajn rajtojn? Aŭ ĉu li konsentas, ke Ĉinio kaj Kubo pli regule malobservas la punktojn 18, 19, 20 kaj 21 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ol ekzemple Japanio, Barato aŭ Nederlando?"

La komentario de Unuel resumas la kadron de la kontestado, kaj samtempe aludas al la ĉefa publikrilata problemo de Probal Dasgupta, nome lia konstanta litanio -- "vi ne komprenas, ĉar vi ne legis ĝuste tiun libron, aŭ ne scivolas ĝuste pri tio" -- kiun li ĉantas eĉ inter akademianoj ne malpli (eventuale eĉ pli) kleraj ol li.

La pozicio de Probal Dasgupta rilate al la homaj rajtoj fakte koincidas kun la taktiko de UEA, regata de kelkaj pekinistoj kaj kubemuloj danke al la apogo de la politike indiferenta amaseto da turistoj kiuj kotizas por UKoj. Se, kiel insulte sugestas Ertl kaj konfirmas Kuenzli (de kiaj pupitroj...), prof. Dasgupta estas pajaco, li do estas la utila pajaco metita sur certan fotelon je miloj da mejloj for de la roterdama kuirejo, por kiel eble malplej ĝeni la ĉefkuiriston. Kiuj kontestas Dasguptan, tiuj simple kontestas UEAn, do sin mem. Aŭ, laŭ pli malica analizo, pro ia interna rolludo subite indas liberiĝi je la utila pajaco, kaj la fordankon ekverkas ĝuste la samaj kiuj afrankis la bonvenigon en 2007. Probal atentu: eble liaj geamikoj estas kuirantaj al li venenan pladon. 

El la fono aŭdiĝas nervoza antiraŭmisto: "Bonvolu ne vitrioli!" Ĉu vere? Se vi serĉas vitriolon, bonvolu legi la suban, kaj diveni kiu verkis ĝin kaj kie ĝi aperas:

"Per siaj lastaj reagoj Probal Dasgupta nur konfirmas tion kion mi, kaj multaj kun mi, jam konstatis: 1) lian malklarecon en vortoj kaj pensoj, 2) lian (ne)sintenon al homaj rajtoj, 3) lian arogante superecan manieron sinesprimi, 4) la kultura blindeco, pri kiu li kulpigas aliajn, estas grandparte ankaŭ lia propra. La membroj [de UEA] montru kian prezidanton ili (ne) volas havi. La diskuto estas miaflanke finita." (jes, vi divenis: tion skribis Maria Sandelin en la edza skandalgazeto)

* Intertempe ĝuste tiun tekston el la blogo (1 novembro 2009) forviŝis s-ino Sandelin. Pri ŝi prof. Dasgupta ĵus deklaris publike: "Serioza leganto, kiu volas distingi inter la vero kaj la malvero, povas trovi jam sur tiu ĉi paĝo ekzemplojn de la misprezentemo de sinjorino Sandelin. Sufiĉas kompari tion, kion mi diris, kun tio, kion ŝi prezentas kiel diritan de mi. Aldoniĝas al tio nun plia misprezento. Ŝi serioze tordas la veron pri mia retmesaĝo al s-ro Kalle Kniivilä, s-ro István Ertl kaj ŝi. Mi ĉi tie nur atentigas pri tiu ĉi misprezento de gravaj faktoj. Evidente estas granda risko provi komuniki skribe aŭ parole al tia persono." La masklisma artikolo "Klukante klaĉe" de Maria Sandelin estas senpage ricevebla de Feminisma Esperanta Movado.

[HeKo 436 4-A, 7 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0568 s s