Esperanta Civito

Fonda kunveno de ENA

Iniciatite de partoprenintoj en diversaj Naturamikaj Semajnoj de KCE en Grindelvado kaj aliloke, post prokrasto fine okazos la fonda kunveno de Esperanta Naturamikaro (ENA), en Malago la 15an de junio 2010.

La fonda kunveno aprobos la statuton kaj oficialigos la unuan membroliston, kie pluraj nomoj evidente estos hispanaj. Estos elektita ankaŭ la unua komitato: preskaŭ certe la prezidanto estos hispana ŝtatano, dum la unusola kandidato al la posteno de sekretario estas s-ino Mariangela Varese el Italio.

En la laborplano diskutota de la asembleo enestas ankaŭ la refondo de "La Migranto", kiel kolekto de periode aperontaj turismaj broŝuroj, pri lokoj aparte interesaj por la esperanta popolo.

Pliaj informoj estas riceveblaj de <naturamik ĉe esperantio.net>.

[HeKo 438 3-B, 20 maj 10]

Demandas la Ministro pri Edukado de Fuŝuloj, Stranguloj kaj Fantaziuloj [ kuracisto, kuracu vin mem! ]:
Kun intereso mi legis la anoncon pri la fondo de Esperanta Naturamikaro (ENA), en Malago la 15an de junio 2010.
Mi ŝatus informiĝi, ĉu tie kunvenos la nudistoj?

Respondas la kunvokintoj:
Ni aplikos la statutajn normojn de Naturamika Internacio. Ne konfuzu naturamikojn kun "naturistoj".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0570 s s