Esperanta Civito

Gbeglo: UEA-gvidantoj tordas la veron

Mi taskas al mi ne plu reagi al tordoj de vero kaj manipulado fare de UEA-gvidantoj. Sed la lastaj vortoj de Probal Dasgupta devigas min ion diri. Miaj subaj vortoj estas nur miaj, kaj tial nur mi respondecas pri ili. Ili neniom estas la respondo de Unuiĝo Togolanda por Esperanto al ilia mesagho.

Interrompo "nur" de la rajto mesaĝi al la komitata diskutlisto post pluraj avertoj kontraŭ ofenda stilo.
Kiel vi komprenas mesaĝi al la komitata listo? Ĉu tio ne similas partopreni komitatan kunsidon? Laŭ vi, mi do nur legos la intervenojn en la komitata listo. Ĉu vi kiel Probal, la prezidanto de UEA ne scias, ke ĉiuj UEA-membroj ne-komitatanoj havas la rajton legi ĉion de la komitata listo sen interveni? Kiu nun estas la diferenco inter mi kaj aliaj UEA-membroj ne komitatanoj koncerne tiun sekvadon de la aferoj en la komitata listo? [NdlR: kiu ajn, eĉ ne UEA-ano, rajtas legi ĉion de la komitata listo] Meti min en tiun chi stato signifas simple preskaŭ forigi min de la komitato. Mi bezonas mian kompletan rajtaron, ĝis estos klara traktado de la afero inter Osmo Buller, Renato Corsetti kaj mi.

Kion vi nomas "ofenda stilo"? Donu ekzemplojn al ĉiuj.
Kiuj avertoj? Eĉ se estus avertoj, ĉu mi nun freneziĝas por diri ion ajn sen iu atako al mi? Kion vi pensas pri la vortoj de aliaj komitatanoj al mi? Kiam venos la taŭga momento, tiam vi vidos, ke mi adekvate respondis la vortojn de la aliaj komitatanoj.
Plie vi parolis pri respektoj de reguloj. Pri kiuj reguloj? Ĉu de UEA-statutoj/regularoj aŭ iu alia elpensitaj sekrete de UEA-gvidantoj nun por bati nekulpulojn? Bonvolu tamen mencii ilin!

Partopreno en la komitata listo ne estas statuta rajto de la komitatanoj.
Nur sencerba homo kredus tion ĉi. La statuto de UEA verkiĝis kiam ne estas la interreto. Michela [Lipari] bone klarigis al vi, ke la komitata listo estas alia kunveno komitata, kaj tial oni devas gvidi ĝin. Ĉu vi povis ion gvidi ĝis nun? La fakto ke la retlisto komitata estas kvazaŭ kunveno komitata, ĉiu komitatano rajtas ĝin partopreni. Sciu tion tre bone, kaj lernu gvidi la kunvenojn.

La prezidanto rajtas kaj eĉ devas interrompi aŭ ne doni parolon al membro, kiu ne observas la regulojn pri deca diskuto.
Prave, sed tio okazus nur dum unu kunveno aŭ pri difinita temo. La prezidanto neniel rajtas decidi, ke ekde nun iu komitatano estos nur observanto kaj ne plu rajtas interveni en komitata kunsido ĝis la fino de la mandato.

Pro serioza miskonduto, la prezidanto eĉ rajtas forigi komitatanon el la kunsidejo.
La serioza miskonduto koncernas ne min, sed gvidantojn de UEA. Kiam venos la taŭga momento vi vidos. Tiuj homoj egan malbonon faras al UEA. Tiu ĉi asocio ne estas ilia propraĵo. Ili estu for, ke ni povu progresigi la asocion. [Vi rajtas forigi] nur por unu kunsido, neniam dum (parto de) mandato de la komitato. Kian povon havas prezidanto kaj precize la prezidanto Probal por tiel decidi? Ĉu do pravas tiuj, kiuj asertas, ke estas ĉe nunaj UEA-gvidantoj ne demokratio sed aŭtokratio?

La kazo de Koffi.
Vi trompas vin, ĉar vi eĉ ne kapablas trakti la aferojn. Vi ĉiam diras al mi, ke mi silentu, ke mi ne respondu la vortojn de aliaj. Bone, sed kiam iuj insultis min en retlisto de la komitato, vi neniam reagis. Ĉu vi memoras kiom Osmo Buller insultadis Kep [Enderby] kaj ankaŭ Michela [Lipari] kaj Renaton [Corsetti]? La puno de li ricevita estas reakiro de posteno kaj promocio en la laboro.

Silento pri UTE en la UEA-organo: temas nur pri spacomanko.
Tio estas malvero. Ne defendu nedefendeblan. Kio okazas kontraŭ Togolando, tio daŭras jam pli ol kvin jarojn. Tiaj vortoj montras kio vi estas antaŭ ni. Nekredeble, kia prezidanto!?! Tiajn vortojn neniam plu diru. Ne konsideru homojn stultaj por tiajn vortojn adresi al ili. Vere vi verŝas benzinon sur la fajron. Vi respondecas pri la konsekvencoj.

La kialoj, pro kiuj la ĉefdelegiteco de s-ro Gbeglo estis ĉesigita, plu validas.
Faru al vi demandon: kiel oni povis alveni ĝis tie ĉi? Se vi trovas la respondon, balau vian domon, antaŭ ol eniri tiun de UTE. Vi neniel rajtas postuli ion de UTE. UTE estas tre libera elekti siajn respondeculojn/reprezentantojn. Lasu la asocion libere iri sian vojon.

Ĉiuj viaj kandidatoj estas membrigitaj.
Pri tio mi ne havas ion por diri, sed ĉar mi estas tre proksima al UTE-aferoj, mi scias, ke pluestas kanutigitaj homoj nun ne plu aktivaj en UTE.

Por fini mi ŝatus gratuli Probal ke li havas multajn stilojn kaj manierojn prezenti mesaĝojn. Tial la nunaj en tiu ĉi mesaĝo estas tute aliaj ol tiuj, kiujn mi kutime vidas ĉe li. Ĉar li verkas la mesaĝon ĉe la sama tablo kiel Osmo, la tuta mesaĝo odoras osmece. Gratulojn!

Subskribis: Gbeglo Koffi

[HeKo 438 6-A, 22 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0836 s s 
  Total: 0.0994 s s