Esperanta Civito

UNPO-Asembleo, unua tago

Abĥazoj, afrikansoj, asiroj, belucistananoj, kabindanoj, ĉitagongoj, cirkasoj, orientaj turkestananoj, gilgitaj baltistananoj, hmongoj, sikuloj (rumaniaj madjaroj), internaj mongoloj, irakaj turkmenoj, komeroj, mapuĉoj, montanjanoj, ogadenanoj, ogonoj, sinhoj, sud-azeroj, sud-kamerunianoj, tajvananoj, tibetanoj, orientaj belucistananoj, zanzibaranoj kaj... Esperantianoj: tiom da popoloj partoprenas la 10an Ĝeneralan Asembleon de UNPO, la Organizo de Nereprezentataj Popoloj, okazanta en Romo ĉe Palaco Madama, sidejo de la Senato de la Itala Respubliko.

La kunvenon enkondukis la ĉefaj gastigantoj, parlamentanoj de la transnacia Radikala Partio: Marco Perduca, Emma Bonino kaj Marco Pannella. La seancojn prezidas Ledum Mitee, el la ogona popolo, kiu inaŭguris ilin per la agadraporto de la ĝenerala sekretario, Marino Busdachin. En sia raporto li emfazis la neceson trovi novajn opciojn al la koncepto de memdeterminado, krom la celo de la sendependeco.

UNPO, kiu festos en 2011 sian dudekan datrevenon, multe evoluis dum la lastaj jaroj: sufiĉas mencii, ke pli ol duono de la membraro eniris post 2003. Okaze de la jubileo, la estraro proponas lanĉi neperfortan transnacian ago-tagon favore al la nereprezentataj popoloj.

En la sinprezentoj, la delegacioj ofte emfazas la persekutadon de sia popolo kaj la malrespekton pri la homaj rajtoj (kiel en Popola Ĉinio kaj Irano), sed foje enfokusigas la necesojn de lingva minoritato, kiel ĉe afrikansoj kaj sikuloj. Aparte kortuŝa la interveno de Joel la kabindano, kiu senrezerve kulpigis la angolan registaron pri la atako kontraŭ la aŭtobuso de la togolanda teamo, okaze de la Afrika Futbalturniro antaŭ kelkaj monatoj.

Nur kvar subjektoj estis akceptitaj ĉi-jare kiel oficialaj observantoj: unu el ili estas la Esperanta Civito. Nia delegacio konsistas el Giorgio Silfer kaj Mariangela Varese (legacia korespondantino, laŭ direktivo Zavadlav). La interveno de la Konsulo ĵus okazis, kaj estis tre aplaŭdita. Vi trovos ĝin en alia paĝo.

[HeKo 439 2-C, 27 maj 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0899 s s 
  Total: 0.1053 s s