Esperanta Civito

Lomeo diplomatie rompas kun Roterdamo

Kara Prezidanto kaj UEA-estraranoj,

En marto 2010 ni aŭdis, ke vi igis nian A-komitatanon Gbeglo Koffi nur observanto ĉe la komitata retlisto. Tiel li neniam plu povas partopreni la laborojn komitatajn. La 27an de marto ni reagis al vi, ke vi redonu al li liajn rajtojn. Ni tiam metis limdaton 30a de aprilo por ricevi respondon. Vi neglektis nian leteron, ĉar pasis la fino de aprilo, sed vi tute ne reagis. La 10an de majo ni sendis al vi plian mesaĝon por memorigi al vi nian peton kaj tiam metis ultimaton je 31a de majo. Ĉi-foje komenciĝis korespondado inter vi kaj ni. Sed kion ni rimarkis?

Vi neniel volas rekoni, ke vi arbitre traktas nian reprezentanton kaj sekve nian asocion. Vi diris, ke li sendis ofendajn mesaĝojn al la komitatanoj. Ni petis, ke vi montru al ni tiujn mesaĝojn, kiujn vi nomas ofendaj. Vi reagis, ke mesaĝoj, kiujn vi nomas tiaj, aliaj povas trovi ilin ne ofendaj. Sur kio do vi baziĝas por sankcii? Plie, ni petis, ke vi montru al ni la regulojn de UEA, kiujn nia reprezentanto malrespektas. Ankaŭ tion vi ne povis montri al ni. Ĉar ni vidas, ke konflikton inter Gbeglo Koffi kaj la duopo Osmo Buller/Renato Corsetti UEA-gvidantoj ekspluatas por ĉiel frapi nian reprezentanton kaj sekve ankaŭ nian landon, ni proponis, ke formiĝu arbitracia komisiono sendependa, senpartia kaj fidinda, ke oni pritraktu la aferon. Ankaŭ tion vi rifuzas. Finfine ni ne plu komprenas tion, kion vi volas. Tamen ni esperis, ke ĝis la 31a de majo vi redonos al nia reprezentanto ties rajton libere skribi al la komitata listo. Hodiaŭ la 1an de junio 2010, nenio viaflanke estas farita. Ni do estas devigataj fari tion, kion ni jam montris al vi. Jen!

Ekde hodiaŭ la 1a de junio ĝis la 31a de julio 2010 : 

1) UTE-anoj en la konsilantaro de afrika komisiono ne plu laboras por tiu komisiono.UEA-gvidantoj tuj forigu iliajn adresojn de tiu ĉi listo.
2) Ne plu aperu en la periodaĵo "Esperanto en Afriko" informoj pri la agado de UTE.
3) Estas malpermesate al UEA-gvidantoj mencii ion pri UTE-laboroj en siaj informiloj.
4) Neniu UEA-respondeculo sendu informojn, raportojn, ktp al retlistoj togolandaj.
5) Estu forviŝitaj ĉiuj informoj pri UTE en la retpaĝoj de UEA kaj de Afrika Komisiono.
6) Neniu UEA-gvidanto sendu salutvortojn al la renkontiĝoj de UTE. 

Se ĝis la 31a de julio 2010 la estraro de UEA estos farinta tion, kion ni petis supre, tuj nuliĝos la supra decido. Sed se nenio okazos ĝis la 31a de julio 2010, la 1an de augusto 2010 eksvalidiĝos la supraj ses-punkta decido, kaj tiam ni rilatos kun la nova estraro de UEA por la retraktado de la tuta afero. 

Ni ege bedaŭras, ke tiun ĉi vojon vi elektis. Ni do estas devigataj sekvi ĝin. 
Korajn salutojn!
 
Por Unuiĝo Togolanda por Esperanto 
La ĝenerala sekretario
Agbolo Apélété Didier

el Lomeo, la 1an de junio 2010

[HeKo 440 1-A, 2 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0578 s s