Esperanta Civito

Esperanto-restoracio en Berno

Ankaŭ la ĉefurbo de Svislando havas sian restoracion "Esperanto". Ĝi situas en la kvartalo Wankdorf, atingeble buse (linio 20, haltejo Markuskirche) au fervoje (samnoma stacio). La preciza adreso estas Winkelriedstr. 42, CH-3014 Berno.

La restoraciestro, kun turka nomo, sed ŝajne el kurda deveno, elektis tiun nomon ĉar li "esperas gastigi plej diversnaciajn kaj diverslingvajn klientojn". Nian lingvon li ne scipovas, tamen la verdo estas bone reprezentata ĉe seĝoj, afiŝoj, manĝokartoj, ĉar li scias ke ĝi estas la koloro de espero...

Laŭ d-ro Ueli Haenni, temas pri negranda, sed tute nova kaj agrabla lokalo. Tial li tuj decidis kunvoki lokajn esperantistojn al babila kunveneto, la 15an de junio je 19h15. Bonan apetiton / Helalo ĥoŝbo!

[HeKo 441 3-A, 10 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0558 s s