Esperanta Civito

Dudeka de Junio: la tago de la rifuĝinto

En la siberiaj kaptitejoj dum la unua mondmilito, kaj en la ĉirkaŭa situacio de fuĝo kaj rifuĝo, de ekzilo kaj azilo, formiĝis eble la unua aŭtenta Sprachraum de la originala esperanto-literaturo.

En siaj verkoj Julio Baghy sintezis ambaŭ elementojn: la homan inklinon al migremo -- "Nur migri, migri, migri, migri for..."; la homan bezonon je sekureco -- eĉ en la didaktika romaneto "La verda koro", eĉ en la humura figuro de Mihok.

Se la Dekkvara de Januaro estas la Tago de la Migranto, la Dudeka de Junio estas dediĉita al la Rifuĝinto. Ĉi tiu fenomeno estas aparte aktuala en Afriko, kaj inter afrikaj rifuĝintoj pluraj posedas nian lingvon kaj eventuale akiras la esperantan civitanecon.

La du sociaj fenomenoj (migrado kaj rifuĝado) estas en ekspansio: ĉu la esperanta popolo estas kulture preparita al ili? Certe ne estas tiu franĝo, kiu negas la ekziston de esperanta kulturo, kaj konsekvence negas la valorojn je kiuj kredis Baghy kaj Baranyai, ekzemple. 

Precipe la sociologia percepto donita de la raŭmismo preparas la esperantistaron al koncepto kiel la transnacia solidareco. Tian koncepton ne bezonas la finvenkistoj, vidantaj en la lingvo nur komunikilon.

Estas necese studi profunde la fenomenon de la azilpetantoj, precipe interne de Afriko. Estas necese revizii nian didaktikan materialon, por evidentigi la valorojn peritajn de niaj frutempaj verkistoj, precipe la hungardevenaj. Estas necese esplori kiel tiuj valoroj aktualas en la nuna Afriko, kaj por la rilatoj inter la nordo kaj sudo de la mondo, laŭ limo kiu trairas ankaŭ Esperantion.

La Esperanta Civito ne povas arogi al si la kapablon proponi solvojn por la fenomeno, sed povas proponi rimedojn por progresigi la sintenon de la esperanta popolo tiurilate.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 441 9-C, 19 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0626 s s