Esperanta Civito

La junia numero 245 de "Literatura Foiro"

En la numero 245 de "Literatura Foiro" (junio 2010) originala poezio uverturas per hajkoj de Nula Horo, inspiritaj de poemo de Miguel Hernández, kaj interludas per tri lirikaĵoj de Lina Gabrielli.

La revuo daŭre prezentas la postsekvojn de la jaro 1989: en ĉi tiu kaj la sekva numeroj prof. Katharina Raabe el Berlino spuras la evoluon de la orienteŭropaj literaturoj post la falo de la Berlina muro.

Mondliterature, Zdravko Seleŝ recenzas la esperantigojn de la komedio “Onklo Maroje” de Marin Drziĉ (Marino Darsa); Aloísio Sartorato tradukas la rakonton “La arto aŭskulti” de Rubem Alves; kaj László Radacsy la radiofonion “Punkto-fino” de Jozsef Mihály Benedek.

Aktualas la prelego de Giorgio Silfer dum la PEN-konferenco en Bled, pri la globaliĝo kaj diasporoj. Carlo Minnaja profunde recenzas la omaĝlibron pri prof. István Szerdahelyi. Zamenhofologie kontribuas Bert Boon, prezentante la enigman odiesadon de letero de la Majstro.

La numero aperigas la laŭdacion de Perla Martinelli pri la forpasintaj kooperantoj de LF-koop, okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj. Ĝi informas pri tri esperantaj kulturaj jubileoj en Razgrado. Koncerto de Elton John estas la temo de Ljubomir Trifonĉovski kadre de la rubriko “Kultura agendo”.

La kolora kovropaĝo daŭrigas la ĉi-jaran akcenton al la legantinoj, per klasikaj bildoj de mondfamaj pentristoj: en LF 245 “gastas” Charles Sprague Pearce (1851-1914).

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj informilo de la Lingva Komitato de Esperanta Civito. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Perantoj en 37 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando; rete ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 442 1-B, 20 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0870 s s 
  Total: 0.1045 s s