Esperanta Civito

Romkatolikoj jubilee minikongresis

En 1910 sescento da fervoruloj fondis la Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan en Parizo, kun la (eĉ etimologie komprenebla) entuziasmo de la kredantoj ĵus benitaj de Pio X, la unua papo agnoskinta la valoron de nia lingvo, precipe danke al la envatikana laboro de mons. Luigi Giambene, kiun Pio X humure kromnomis "Monsinjoro Esperanto".

Cent jarojn poste nur okdek personoj jubileis en Parizo, piede de la Sankta Koro. La modestan kvanton parte klarigas la dimensio de la kongresejo (en monakinejo); sed ĉu ne eblas tranokti aliloke en aŭ apud Parizo, se oni volas kongresi?

Certe la IKUE-kongreso estis jubilea, sed ne jubila. Trafite de la interna doloro pro la morto de la plej valora prezidinto, pastro Duilio Magnani. Kaj perturbite pro la skandalaj eventoj kiuj draste negativigis la bildon de la romkatolika eklezio en la mondo.

Malgraŭ siaj statutaj celoj, alvokantaj al la unueco de la eklezio(j) per esperanto ("por ke ĉiuj estu unu", laŭ la evangelio de Marko), IKUE ne aspektas tiom homogena. En sia centjara historio ĝi estis influata precipe de tradiciemo kaj konservativismo, kio evidentas eĉ pro la du patronaj sanktuloj (apud Nia Sinjorino de la Espero): Pio X kaj Maksimiliano Kolbe. La unua severe kondamnis la modernismon [Vikipedio en esperanto ne scias, kio ĝi estas]; la dua, kvankam poste viktimo de nazioj, redaktadis antisemitan gazeton. Aliflanke, ne mankis pli kuraĝaj iniciatemuloj, ĉe unuopaj pastroj kiel Manuel Casanoves, sed ankaŭ en junulara rondo kiel "La Alta Flugo" (kie ĉefrolis Antonio De Salvo kaj Stefan Maul en la 1960aj).

Tiu dikotomio reproponiĝis en la ĵusa kongreso, kie parto eĉ ne volis trakti la tiklajn problemojn kiuj elinterne minas la konfidon al la eklezio, dum alia parto levis la demandon pri dialogo kaj pli rezolute ekumena kaj pli atenta al la sekulara mondo. Se apliki iom luksan komparon, iusence la esperantlingva romkatolika intelektularo travivas la kontraston inter du teologoj: Josef Ratzinger kaj lia kundisĉiplo Hans Küng.

(Legu pli en Heroldo de Esperanto)

[HeKo 443 4-A, 3 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0556 s s