Esperanta Civito

Anna Bartek komitatanino de HEA

Jam kvar landajn asociojn, en tri kontinentoj, prezidas/is persono kiu havas la esperantan civitanecon. Unu el ili, en Eŭropo, jam spertis du prezidantojn kun la esperanta civitaneco, kaj ekde 26 junio 2010 ĝi enkalkulas du komitatanojn.

De tiu dato fakte sen. Anna Bartek membras en la Komitato de Hungaria Esperanto-Asocio. Ŝiaj du ĉefaj taskoj estas: organizo de kulturaj programoj kaj en la eduka kampo instruado de esperanto kaj ekzamenado. HEA estas la plej multnombra landa asocio en la mondo, laŭ statistiko kompilita de UEA.

La ĉeesto de raŭmistoj en lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj estraroj estas delonge realaĵo. Lastatempe kelkaj (interalie la nuna Konsulo) preferas engaĝi sin nur favore al aŭ ene de establoj aliĝintaj al la Pakto; sed nenio malpermesas aktivi en ne paktintaj establoj, des pli se ili suferis/as pro la ĉikanado de loke influa antiraŭmisto, kiel okazas en Hungario.

La menciitaj ĉeestoj pruvas ke la koncernaj societoj estas pli disponeblaj ol aliaj konduti supertendence kaj inspiri sin al novaj labormetodoj. Kvankam nur unu aŭ du estraranoj, eĉ se kvalite gravaj, ne povas multe influi en la asocia vivo.

Ĉiukaze, multajn bondezirojn al sen. Bartek, kiu dum kelkaj jaroj responsis pri la redaktado de HeKo, kaj daŭre kunlaboras kun nia novaĵagentejo.

[HeKo 443 5-A, 4 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0681 s s 
  Total: 0.0829 s s