Esperanta Civito

ERA protestas pri propono de Barnier

Esperanto-Radikala Asocio reaktiviĝis hodiaŭ sur la verda areno per gazetara komuniko, kiu protestas kontraŭ EU-Komisionano Barnier. Ĉi-lasta proponis ke en la patenta EU-sistemo estu uzataj tri lingvoj (angla, franca, germana) malgraŭ pli frua interkonsento, ke enestu ankaŭ la itala kaj la kastilia.

"Se oni ne deziras toleri monopolojn, kaj oni volas male savi propran lingvon de la angla koloniado, ekzistas nur unu vojo por la demokrata lingva novigo: esperanto kiel teknika pontlingvo. Ĉiu prezentos patenton en sia propra denaska lingvo, akompanata de Esperanta traduko kiel jura teknika pontlingvo" konkludas la gazetara komuniko, legebla en sia tuteco en www.internacialingvo.org

Kiel okazas ankaŭ por la finvenkisme inspirita reklamo de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, ankaŭ ĉi tiu plaĉus al naciismaj partioj, pro aludo al la defendo de la naciaj lingvoj: "Akcepti la proponon de Barnier signifas akcepti novan malkreskon de la prestiĝo de la itala lingvo, kiel ilo por la prilaborado kaj transigo de la teknika-scienca scio", diras ERA.

Efektive oligopolo estas oligopolo, ĉu kun tri ĉu kun kvin lingvoj. Tial la protesto de ERA estas en si mem kontraŭdira. Se oni volus raŭmisme kritiki s-ron Barnier, la argumentado estus alia. Ni vidu:

La proponon de Barnier (kaj ankaŭ la interkonsenton pri du pliaj lingvoj) apogas neniu jura bazo. Laŭ la Traktato de Lisbono, estus uzendaj ĉiuj oficialaj EU-lingvoj. Se tio vere kaŭzus gravajn financajn kostojn, tiam necesus trovi adekvatan precedenton por jure pravigi sin: povus esti la EU-lingvoj kiuj oficialas ĉe UN (sed tiam interalie mankus la plej parolata en Eŭropo: la germana) aŭ povus esti la oficialaj ĉe Konsilio de Eŭropo (angla, franca kaj tiu de la laŭvica prezidanto, ĉi-kaze la lingvo de la inventinto kiu patentigas sian inventaĵon). Efektive la propono de Barnier estas tute arbitra. Ĝi estas eĉ pli arbitra ol se li proponus la enkodukon de neŭtrala lingvo, kiel latino aŭ esperanto; por kio ankaŭ ne ekzistas jura pravigo, sed almenaŭ ili (precipe esperanto, kiu ne estas morta lingvo, male al latino) respektus la principon de supernacieco, gravan por konstrui eŭropan civitismon. Tiel oni argumentas raŭmisme, kaj ne finvenkisme!

[HeKo 443 7-A, 7 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2524 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0499 s s 
  Total: 0.3023 s s