Esperanta Civito

Oficialaj membrostatistikoj de SAT kaj UEA

Sennacieca Asocio Tutmonda en 2009 havis 489 pagintajn membrojn, plus 276 al kiuj la membreco estis donacita per "solidarservo". Entute 765 personoj, el kiuj pli ol triono ne pagintaj. En ĉi tiu triono situas praktike la tuta brazila membraro, 65% de la germana (same de la belga), duono de la sveda, triono de la hispana (same de la brita), kvinono de la franca, la plejmulto aŭ eĉ la tuto en la (eks)socialismaj landoj. Mirigas ke ankaŭ en okcidentaj EU-landoj la kotizoj estas tiel malavare donacitaj.

La ŝveligo en la membrostatistiko trovas pruvkontrolon per naŭ je la fino de aprilo 2010, kiam nur 215 individuoj rekotizis al la asocio prezidata de kamarado Jakvo Schram. Tuj post la dua mondmilito SAT havis preskaŭ saman kvanton da membroj kiel Internacia Esperanto-Ligo (hodiaŭ nomata Universala Esperanto-Asocio), en la 1970aj ĝi deklaris trimilon, fine de la jarcento milon.

Je la fino de junio 2010 alarma krio venis el Roterdamo: "Hodiaŭ UEA havas 4.999 individuajn membrojn. Laŭbezone mi mem pagos morgaŭ vespere ies kotizon por eviti, ke unuafoje mi devus registri en junio membronombron, kies unua cifero estus 4" skribis Osmo Buller, implice konfirmante ŝveligan metodon ankaŭ en la asocio kies ĉefdungito li estas. La nesalajrata kapo en la UEA-diarkio, Renato Corsetti, komentariis: "Se ni daŭrigas tiel ni mem sukcesos vidi en nia vivo UEA-n kun 2.000 membroj. Ni devas rekomenci de la komenco, kaj demandi nin, se ni kreus UEA-n hodiaŭ, kian organizaĵon ni kreus." Tial ke en Italio la vivespero situas je 79,21 jaroj por la viroj, d-ro Corsetti prognozas tiun drastan maldikiĝon jam antaŭ 2020 -- pli pesimisme ol d-ro Tazio Carlevaro... Fakte, se konsideri la mezan aĝon de la UEA-membraro, facile eblas duoniĝo en la nuna jardeko. Tamen probable ne antaŭ la 21a de decembro 2012: do se la mondo tiam finiĝos, neniu rimarkos ke...

Laŭ la oficiala statistiko, en 2009 UEA havis 5.713 individuajn membrojn, el kiuj ne estas sciate kiom kotizis senpage, tra Fondaĵo Canuto. El ili 4.801 rajtis elekti la B-komitatanojn: efektive voĉdonis 1.550 (t.e. 32,3%). La membroj kiuj abonas la organon kaj pagas la jarlibron estis 3.765 (65,9% de la tuto). Dum la lastaj jardekoj UEA havis kutime pli ol ses mil individuajn membrojn, kun rekordo super sep mil komence de la 1990aj. La tendenco al malkresko fariĝis pli evidenta dum la krizo de 2001-2002, spertis ŝajnan paŭzon je la redungiĝo de s-ro Buller, sed baldaŭ remontriĝis en sia tuteco.

La Esperanta Civito statistikas ĉiun kvinan jaron, per ĝenerala censado. La venonta censotago estas la 30a de novembro 2011.

[HeKo 444 3-A, 11 jul 10]

 
 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0667 s s 
  Total: 0.0800 s s