Esperanta Civito

Unua kurso por la formado de kadroj

Por somero 2011 estas planata la unua kurso por la formado de kadroj en la Esperanta Civito. La celo de la kurso, okazonta en esperanto, estas altigi la organizajn kaj strategiajn kompetentojn ene de la Pakto, favore al la paktintaj establoj mem kaj al la strukturoj de la Esperanta Civito.

La kurso (kun la koncerna restado en unu el la Esperanto-Domoj) estos senpaga, sed rezervita al personoj kiuj havas la esperantan civitanecon kaj kiuj pretas, dum la postaj kvin jaroj, engaĝi sin (per la akiritaj konoj) ekskluzive por la supre menciitaj establoj kaj strukturoj.

La establoj estas invititaj analizi la proprajn bezonojn en la kampo de la homaj resursoj kaj sendi tiun analizon al la Konsulo. Individuaj gecivitanoj, eĉ se jam aktivaj, de la redaktoroj ĝis la aktistoj, de la estraranoj ĝis la parlamentanoj, estas invititaj lokalizi fakon organize interesan en kiu ili dezirus profundiĝi, kaj komuniki tion al la Konsulo.

El la ricevotaj analizoj kaj komunikoj dependos la enhavo de la kurso mem. Eblas kontakti la Konsulon ankaŭ tra nia redakcio, aldone al la oficiala retadreso de la Esperanta Civito.

Limdato por la komunikoj: 30a de septembro 2010.

[HeKo 444 7-C, 14 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0555 s s