Esperanta Civito

Kubano pri UK en Kubo

La Universala Kongreso de Esperanto, la plej internacia, malnova, bunta (bla, bla, bla) kaj amasa esperanto-renkontiĝo, duafoje post dudek jaroj okazas en Havano, la plej granda kaj sendube plej bela urbo en Karibio (eĉ se ĝi ne troviĝas en Karibio, hehe). Kubaj esperantistoj multe entuziasmiĝis pro organizado de tiu granda evento, kiu eble ne plu okazos en Kubo. Tamen, multaj en diversaj sociaj retejoj, plejparte usonanoj, kritikis la decidon de UEA elekti Kubon por tiu kongreso ĉar ili mem ne povas vojaĝi al Kubo. Aliaj kritikis la elekton pro malrespekto de la homaj rajtoj en la insulo.

Kiel multaj sciis, lastatempe okazis pluraj aferoj rilate al Homaj Rajtoj en Kubo: la forpaso je fastostriko de Orlando Zapata kaj la ĝis antaŭ kelkaj tagoj kvarmonata fastostriko de Guillermo Fariña, arestado kaj batado kontraŭ Blanke-vestitaj Damoj kaj la blogantino, unu el la plej premiitaj kaj famaj, Yoani Sanchez, kaj laste la ekzilado de 20 politikaj malliberigitoj en Hispanion.

La esperanto-movado ne tiom foras de tiu bedaŭrinda realo. La estraro de Kuba Esperanto-Asocio tre proksimas al la oficiala kastrisma pozicio. La radiparolistino de Radio Havano Kubo, kiun mi estimas, ĉiudimanĉe parolas pri la kastrisma paradizo, avancoj en Venezuelo kaj Bolivio kaj eventuale plifortigo de rilatoj kun Irano kaj la amikecon inter la kuba kaj nordkorea popoloj, sed ŝi ankaŭ kritikas la nordan imperion kaj informas pri krizo en kapitalismaj landoj kie ŝajnas esti la mondofino. Nuntempe ŝi reelektiĝis kiel la UEA-estrarano por dua fojo.

Do, Kuba Esperanto-Asocio ankaŭ enmiksiĝas en tiu politika koto sed laŭstatute ĝi devus esti neŭtrala asocio, sed tio ja ne estas tiel. En iu jaro, ĉu 2006 ĉu 2007, dum la jara komitatkunsido, kiun mi ĉeestis sed ne subskribis kaj tute ne ŝatis, KEA-anoj formulis leteron per kiu oni kondamnis la usonan imperion kaj postulis tujan elkarcerigon de la terorisma kvinopo nome de la kuba esperantistaro. Tio eĥiĝis en la esperanto-movado.

Mi mem sendis privatan leteron al tiama redaktorino de "TEJO Tutmonde" kie mi plendis pri interreto en Kubo kaj malpermes-aliro por kubanoj, dume militistoj kaj partianoj ja povis... ili sen pripensi konsekvencojn publikigis la leteron en la organo kaj mi devis pardonpeti kaj inventi historion antaŭ la KEA-estraro kaj laŭdi socialismon en letero sendita de mi al la magazino "Monato". Kiam ili sciis pri mia letero estis skandalo, oni tuj telefonis min kaj petis klarigojn pri tio kion mi diras.

Dum fama ĉiujara renkontiĝo Zamenhofa Metiejo, mi prelegis pri la Bahaa Kredo kaj Esperanto (estis el historia vidpunkto, mi eĉ ne celis propagandi) kaj la KEA-prezidanto koleriĝis ĉar mi uzas la asocion por propagando de religio kaj tio ne permeseblas en Kubo, tamen la asocio permesas propagandi malamon al aliaj popoloj kaj nacioj kiel la usona...

Se la kuba asocio funkcius kiel vere neŭtrala asocio kaj ĝi almenaŭ silentus pri tio aŭ nur ŝajne interne laŭdetu la reĝimon ... Mi ja povus kompreni, ĉar en Kubo nenio sukcesas sen botlekado de la altranguloj. Se esperanto daŭre permeseblas estas pro tio. Tamen, ĝi ankaŭ subpremas la membrojn en tiu senco. Neniu povas paroli aŭ pensi malsame aŭ vi simple malaperos. Multaj entuziasmulojn mi vidis eniri kaj poste foriri, mi eĉ surpriziĝis pro elekto de la insulo por tiu kongreso. Ĉiam, ĝi havas malpli da esperantistoj.

Kelkfoje mi demandas min mem kial UEA, eĉ se ĝi neŭtralas, elektas landojn (Ĉinion, kaj en 2012 Vjetnamion) kie homaj rajtoj ne estas respektataj. Kie homoj estas spionataj kaj burokrataĵoj plenigas ĉion eĉ simplaĵojn.

Alie, ankaŭ mi ĝojas pri la UK en mia lando. Multaj kubanoj kiuj lernas esperanton malmulte povas uzi ĝin kun eksterlandanoj ĉar danke al la kastrisma reĝimo, tie interreto estas malpermesata al la "normalaj" civitanoj, salajroj estas mizeregaj (10-15 eŭroj monate) kaj tio ne sufiĉas eĉ por partopreni regionajn renkontiĝojn kie busbileto de Havano al Santiago de Kubo, ekzemple, kostas preskaŭ la monata salajro... Tiuj estas unuj el la kialoj pro kio multaj kubanoj, inkluzive de esperantistoj (mi inter aliaj) forlasas la insulon. Mi nur esperas ke la afero solviĝos kaj ke post 20 jaroj ĝi daŭre estu loĝata sed kun demokratia sistemo.

(publike afiŝita de Andy Hernández Martínez) *

* 24-jaraĝa kuba elmigrinto, vivanta en Madrido. Relative ofte li afiŝas pri la armena kulturo, bahaismo, samseksamo. (NdlR)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0601 s s