Esperanta Civito

De Kartezio ĝis Onfray

"Esperanto proponas vivi lingvon universalan, kosmopolitan, tutmondan, konstruitan sur la malfermiteco, la akceptemo, la mensa plivastiĝo; ĝi volas ke finiĝu la malbeno de la lingvokonfuzo kaj ke alvenu idiomo kapabla plenigi la fosaĵon de la miskomprenemo inter la popoloj; ĝi proponas konkretan koncepton de la geografio kiel antitezon al la religio de la teritorio; ĝi vetas pri la Esto kiel genealogio de sia ontologio kaj ne pri la Havo; ĝi estas la aŭguro de nova Perikla Grekio por la homaro tuta ­ ĉar estis greko kiu ajn parolis greke: oni loĝis lingvon pli ol teritorion -- ­ ĝi estas la sendia prometea volo ne “egaligi la diojn”, sed ne bezoni ilin, por pruvi ke estas la homoj kiuj faras la historion, kaj ne male."

La supra traduko de ak. kaj LK-anino Perla Martinelli redonas la vortojn de la franca filozofo Michel Onfray, aperintajn en "Le Monde" 10 julio 2010. La penso de ĉi tiu valora franca intelektulo sonas raŭmisme, kvankam li apenaŭ konus Esperantion (li estis en kontakto kun la eldona SAT-kooperativo).

[HeKo 445 7-A, 22 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0375 s s 
  Total: 0.0546 s s