Esperanta Civito

Parlamenta sesio en Landerono

La ĉi-jara ordinara sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito okazos en la pitoreska burgo de Landerono, apud la lago de Bielo (Svislando), la 18an de aŭgusto 2010. Matene kunvenos la Senato, posttagmeze la Forumo. La tagordo kaj la dokumentaro estas dissenditaj al la parlamentanoj.

Por la Senato jam anoncis sian kompletan ĉeeston ambaŭ opoziciaj grupoj: Nelly Holevitch kaj Anna Bartek (Blankaj) kaj Dieter Rooke (Ruĝa). Por la Verda majoritato anoncis sian ĉeeston gesen. Marie-France Conde Rey, Agneta Emanuelsson, Julio Herrero, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack (se ŝi ricevos la Ŝengenan vizon), Bertil Nilsson, Giorgio Silfer, Ljubomir Trifonĉovski. Senkulpiĝis gesen. Judit Felszeghy, Anatolo Gonĉarov, Ivaniĉka Maĝarova kaj Walter Zelazny. Oni ne konas ankoraŭ la intencojn de la ceteraj kvar gesenatanoj. La Kapitulo do ĉeestos komplete.

Por la Forumo jam anoncis ke estos reprezentitaj: Societo Sukceso (Aleksandar Holevitch), Heroldo de Esperanto (Annette Muhlemann), Kultura Centro Esperantista (Anne Marcanti), LF-koop (Marc Hiltbrand), Itala Interlingvistika Centro (Mariangela Varese), Teatro Espero Varsovio (Marek Bamberski), Esperanta PEN-Centro (la anstataŭonto de Christian Declerck, elektota la 17an de aŭgusto fare de la PEN-asembleo), Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (Carmen San-Segundo), Feminisma Esperanta Movado (Mariola Jobin), Hilelista Esperanto-Komunumo (Armando Zecchin). Literatura Foiro kaj STELO anoncis sian intencon partopreni, sed devas ankoraŭ formaligi la nomon de siaj forumanoj. Krome, Esperanta Naturamikaro petis ĉeesti kiel observanto.

La Vickonsulo (kun delego pri internaj aferoj) memorigas ke la parlamentan sesion rajtas ĉeesti ĉiu persono havanta la esperantan civitanecon. Por la ceteraj, necesas aparta invito. Ĉiuj aliĝintoj la kolokvo pri lingvopolitikoj en Eŭropo (KCE, 16-20 aŭgusto 2010) estas aŭtomate invititaj. 

La kvestoro rememorigas al ĉiuj parlamentanoj kiuj, ne bezonante vizon, intencas partopreni, ke ŝi estas je dispono por eventuala helpo.

[HeKo 445 8-C, 23 jul 10]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0595 s s