Esperanta Civito

Makiavela rezolucio forbalaas Stanon Marĉek

La protestoj favore al Stano Marĉek kiel plua redaktoro de la UEA-organo devigis la Komitaton diskuti pri lia pozicio; sed rezultis rezolucio, proponita de prezidinto (kaj Granda Elektisto) Renato Corsetti, kiu des pli malgrandigas la ŝancon daŭri kun la sama redaktoro.

Unualege la rezolucio ŝajnas pozitiva, en sia kerna parto: "[1] La komitato petas la estraron okupiĝi pri la nova redaktopolitiko [2] de la eldonaĵoj de UEA, inkluzive de la revuo Esperanto, [3] kaj prezenti proponon pri la nova redaktopolitiko al la komitato mem, antaŭ ol alpreni ĝin. Intertempe oni ne faru aliajn decidojn en ĉi tiu kampo. [4] La komitato petas tion konsiderante la ĵusajn decidojn de la estraro". La paragrafado ne situas en la originalo.

La rezolucio en [1] konstatas ke devas ekzisti nova redaktopolitiko. Tio per si mem signifas malkontenton pri la ĝisnuna. Tial ke neniu redaktoro estis temo de diskuto, escepte de Stano Marĉek, la komitata konstato implice pravigas la decidon de la estraro ne renovigi la kontrakton kun la slovako. Des pli ke la komisio iras nur al la estraro, ne al la estraro kunlabore kun la nunaj redaktoroj. Ĉi-lastaj estas ekskluditaj de la rezolucio.

La formulo en [2], menciante nur unu eldonaĵon, emfazas la negativecon de la konstato en [1]. Des pli ke la rezolucio utiligas la vorton "eldonaĵoj", ne "periodaĵoj": tio inkluzivus librojn, broŝurojn, varbilojn, katalogojn kaj periodaĵojn (kiuj estas: "Esperanto", la jarlibro, "Kontakto", "TEJO Tutmonde", teorie ankaŭ la jutubaĵo "UEA Viva"). Do laŭ la rezolucio, el la tuta eldona agado de UEA ĝuste la organo estus tiu kiu plej bezonus novan redaktopolitikon, ĉar ĝi estas la unusola eksplicitita.

Per la frazoj en [3] oni povas kompreni ke ĉio estu blokita dum la venontaj monatoj: ekzemple, kaj unuavice, Stano Marĉek mem ne iniciatu ion novan en sia redaktopolitiko, sed atendu la decidon desupre. Tiu strategia embargo al Marĉek estas konfirmita en [4] ĉar, referencante al la "ĵusaj decidoj" en ĉi tiu kampo (ili estis nur du: nuligo de la kontrakto kaj lanĉo de konkurso por elekti la novan redaktoron de "Esperanto"), la rezolucio agnoskas la validecon de tiuj decidoj. Ĝi ne malaprobas ilin, nur devontigas la estraron kupli tiujn decidojn (fakte nur la konkurson) al redaktopolitika kadro, ene de kiu la konkursontoj proponu siajn servojn.

Per tiu rezolucio, proponita de Renato Corsetti kaj preskaŭ unuanime aprobita (nur unu kontraŭa), la komitato ratifis la decidon de la estraro elimini Stanon Marĉek. Interesa makiavelaĵo.

[HeKo 446 1-A, 24 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0688 s s 
  Total: 0.0844 s s