Esperanta Civito

Kalme pasis la balotoj en Burundio

Hodiaŭ disvolviĝas en Burundio la lasta baloto, koncernanta la Senaton de la respubliko. La antaŭan semajnfinon okazis la elektoj por la Deputit-Ĉambro, fine de junio tiuj por la Prezidento kaj fine de majo tiuj por la lokaj registaroj. En Burundio la Prezidenton kaj la Deputit-Ĉambron elektas rekte la tuta popolo, dum la Senaton elektas la lokaj konsilantaroj en la diversaj provincoj.

La balotoj pasis en ĝenerala kalmo, kun ne alta partopreno, kvankam du trionoj de la voĉrajtaj iris al la balotejoj. La foreston de la tria triono parte klarigas la protesta bojkoto fare de kelkaj partioj, kiuj akuzis la majoritaton pri fraŭdoj en la majaj elektoj. Tiuj akuzoj vekis reagon de la registaro, kun limigo de la persona libero por kelkaj opoziciuloj.

Malgraŭ tiuj bedaŭrindaj cirkonstancoj, la rezulto de la parlamenta baloto ŝajnas pozitive interpretebla, ĉar ambaŭ etnoj estas reprezentataj en la Deputit-Ĉambro en demografia proporcio, laŭ unu partio precipe huta (tiu de la nuna Prezidento) kaj alia precipe tuca. Ankaŭ la pigmea minoritato (unu procento de la populacio) havas tri deputitojn el cent ses. La interetnaj ekvilibroj estas esencaj por la politikaj.

La disvolviĝo de ĉiuj balotoj kaj la alesto de ĉiuj etnoj efektive povus signifi paŝon antaŭen en la procezo de politika stabileco kaj socia koherigo en la lando, des pli se la majoritata partio (kun 80% de la voĉoj) kapablos garantii la rajtojn de la opozicioj.

Rilate al nia diasporo: la enlanda esperanto-komunumo plejparte partoprenis la balotojn, kaj kelkaj esperantistoj estis engaĝitaj en la balotkampanjoj, precipe c-ano Martin Mbazumutima, deputito proksima al la reelektita prezidento.

[HeKo 446 9-A, 28 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0693 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.1146 s s