Esperanta Civito

Premio Deguchi al Philippe Chavignon

La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK Premion Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi.

Pri la laŭreato de la Premio, konsistanta el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj, decidas la Estraro de UEA, kiu principe asignas la premion al UEA-ano (se temas pri individuo) kaj en ĉi tiu jarcento eĉ inklinis premii siajn (eks)dungitojn aŭ (eks)estraranojn.

Philippe Chavignon naskiĝis en 1958 kaj esperantiĝis en 1984. Li ricevis la premion pro sia longtempa agado en multaj landoj de Afriko kaj Latina Ameriko. En tiuj kontinentoj li plenumis diversajn informajn, instruajn kaj organizajn misiojn ankaŭ por UEA. En la 1990aj jaroj li ekaktivis en indiĝenaj medioj, kunlaborante por la projekto Indiĝenaj Dialogoj kaj poste por la UEA-projekto Indiĝenaj Popoloj. Li ankaŭ funkciigis projektojn pri ekoturismo (antaŭ la ĉi-jara UK li organizis i.a. ekskurson tra Gvatemalo), pri sunenergio, memnutrado kaj abelbredado. Li estis dum multaj jaroj komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ekde 2007 li estas komitatano C de UEA, kies dumviva membro li estas.

[HeKo 447 2-A, 29 jul 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0556 s s