Esperanta Civito

Ministraj mensogoj kaj mistifikoj

Kiel sciate, la asertoj de la memproklamitaj "ministroj de la Esperanta Respubliko" ne povus esti objekto de arbitracio ĉe la Kortumo, ĉar: a) neniu el ili havas la esperantan civitanecon; b) se iu el ili petus ĝin, laŭ la leĝo pri familia juro necesus tuj trovi personon kiu prizorgas la kuratelon, ĉar ilia kazo estas asimilita al tiu de s-ro Serge Reverdin, efektive esperantisto, ricevanta pension pro psika invalideco kaj memproklamita "faraono".

Dum tamen s-ro Reverdin neniam mensogas aŭ kalumnias, kelkaj faraonoj deliktas tiurilate. Ni ekzamenu la lastajn kazojn.

"Ministro" Yves Bellefeuille kiel juristo devus scii, ke citi mistifike estas delikto, persekutebla ĉe tribunalo. Publike li citis jene: "La Konsulo reprenos siajn funkciojn post trisemajna foresto. La tuta esperanta popolo estu dankema al la Vickonsulo." La frazo estis: "Morgaŭ, 14 januaro 2010, la Konsulo reprenos siajn funkciojn post trisemajna foresto. La tuta esperanta popolo estu dankema al la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kiu brile plenumis la konstitucian oficon de anstataŭanto, interalie okaze de grava misio en Afriko." Eblas alternativo: aŭ Bellefeuille estas malkompetenta juristo aŭ li estas malhonesta; kaj eĉ tertium datur: ambaŭ malvirtoj en unu homo -- kio estas la plej probabla.

"Ministro" Jorge Camacho (kiu forĵetas sian vivon en malama obsedo kaj persekuta manio) publike asertas: "Tio memorigas min ke, antaŭ jaregoj, TEJO elektis junan Silferon sekretario de Tejo kun _lia_ kondiĉo ke oni ŝanĝu la nomon de la posteno al "Ĝenerala Sekretario". Estus bele kompili atestojn pri tiuj tempoj." La antisemito Camacho (ne hazarde liaj tekstoj similas al la falsaj "Protokoloj de la saĝuloj de Ciono") devus ekzorgi pri sia frua seniliĝo: Giorgio Silfer membris en TEJO de 1969 ĝis 1980, sed neniam estis elektita kiel TEJO-sekretario, eĉ neniam kandidatis al la TEJO-estraro (krom unu fojo preskaŭ hazarde, en Edinburgo 1971, kiam li estis kandidatigita kun alia nur por demonstri ke jure eblas kandidatoj ekster la listo proponita de la tiama elekta komisiono, gvidata de Franko Luin). Efektive c-ano Silfer neniam estis "ĝenerala sekretario" de esperantista societo.

"Ministro" Andreas Künzli kiel historiisto devus honti pro la malveraĵoj (tuj aplaŭditaj de "ministro" István Ertl) kiujn li kunmetis en pseŭdobiografio afiŝita en la sama retejo, kie pub-like manifestiĝas la supraj. Interalie, la biografito neniam havis la honoron esti membro de Radikala Partio.

Ni kaptas la okazon por atentigi ke (escepte de c-ano Gbeglo, forumano en Togolando) neniu parlamentano de la Esperanta Civito, aperigas artikolojn aŭ komentariojn en la skandalgazeto "Libera Folio". Tial malantaŭ pseŭdonimo aŭ eĉ misuzita nomo (kiel okazis en Ipernity) situas nenio atribuebla al niaj parlamentanoj.

[HeKo 447 3-C, 29 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0573 s s