Esperanta Civito

Kampanjo por maldungi Osmon Buller

El Nova Kaledonio startis kampanjo, en formo de petskribo, por maldungi s-ron Osmo Buller ĉe Universala Esperanto-Asocio. Historie, sed ne metode, ĝi rememorigas tiun por maldungi siatempe s-ron Hans Jakob. Ne ekzistas alia precedenco tiuspeca rilate direktoron de UEA. Jen la teksto de la petskribo:

Foriro de Osmo Buller / Honto al UEA !
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA sole decidas pri kio kaj kiu taŭgas por UEA kaj la movado. Li simple decidis nuligi la kontrakton de la redaktoro de nia revuo Esperanto, Stano Marĉek, sen ia ajn kialo, aŭ verŝajne simple por oferti la postenon al amiko sia. Pro tio, ni simple deziras, ke Osmo Buller malaperu de UEA, kaj lian postenon prenu Stano Marĉek. Ni, Esperantistoj, nepre montru al tiu sinjoro, ke UEA estas ne lia, kaj ankaŭ ne la domo en Rotterdamo.

La petskribo estas subskribebla ĉe http://www.change.org/petitions/view/maldungigo_de_osmo_buller
Estus interese konstati ĉu la kutima skandalisma retgazeto, kiu reale subtenas la bullerismon-kamaĉismon, diskonigos ĝin.

Petite pri aliĝo al la kampanjo, la Konsulo respondis ke li ne havas la rajton proponi la (mal)dungon de ajna UEA-funkciulo, ĉar li ne membras en UEA: tion eventuale faru la UEA-anoj kun la esperanta civitaneco (efektive c-ano Koffi Gbeglo jam iniciatis tion, kiel UEA-komitatano, pli frue ol la nov-kaledonianoj). Krome, c-ano Silfer rimarkigis ke la formulo de la petskribo supozigas konsenton de s-ro Stano Marĉek, kiu tamen ne rezultas inter la subskribintoj: tial la frazo "kaj lian postenon prenu Stano Marĉek" malfortigas la petskribon mem. Kaj fine, la alvoko ekanta per "Ni, Esperantistoj" devus eki per "Ni, UEA-anoj": verŝajne la plejmulto de la esperantistaro indiferentas pri la sorto de UEA (se male, ĝi ne estus gvidata kiel nun...).

Pli kaj pli multiĝas la voĉoj ene de UEA kiuj akuzas la finnan ĉefburokraton kaj pri administra malkompetento kaj pri diktatoremo. Se konsideri ke, kiam li maldungiĝis en 2001, li tuj estis proklamita "Esperantisto de la Jaro", eble indas por li eksiĝi nun, por tiel konkuri kun Stano Marĉek por la sama titolo ĉi-jarfine.

[HeKo 447 7-A, 31 jul 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0513 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0931 s s