Esperanta Civito

La interpelacio de Krystyna Lybacka

Kontaktite en marto 2010 de la iniciata grupo "Esperanto por EU", la pola deputitino Krystyna Łybacka [Ujbacka] interpelaciis la ministron pri nacia edukado rilate nian lingvon.

S-ino Łybacka estas postkomunistino, influa persono interalie en la loka politiko en Poznano. Ŝi mem oficis kiel ministro pri nacia edukado en 2001-2004. Ŝia interpelacio estas aparte interesa pro la argumentado kiun ŝi disvolvas.

* * *

Estimata Sinjorino Ministro,

la lingvo Esperanto, kreita de Ludoviko Zamenhof, estas granda lingvistika atingo, pri kiu ni poloj devus esti tre fieraj. Malĝoja fakto estas, ke ĉi tiu lingvo, malgraŭ sia populareco tra la tuta mondo, ne estas aprezata en la lando, kie ĝi ekestis.

La ĉefaj kvalitoj de Esperanto estas ĝiaj simpleco kaj lernofacileco. Kiel pruvas la esploraj rezultoj en aliaj landoj, la kunigo de la lernado de Esperanto kun la lernado de aliaj lingvoj ebligas pli bonan lernadon.

Polaj esperantistoj de multaj jaroj klopodas oficialigi Esperanton en la publikaj lernejoj. Tamen sur ĉi tiu vojo staras leĝaj problemoj, ligitaj kun la falsa klasifiko de la lingvo kiel artefarita. Tio malebligas alligi Esperanton al la fremdaj lingvoj, kiujn lernantoj povus elekti kiel devigan studobjekton.

La Ministerio pri Nacia Edukado havas la eblecon iniciati programon, kies celo estus la oficialigo de Esperanto en la lernejoj de Pollando. Tia solvo kuraĝigus junajn polojn ekkoni la universalan lingvon, kies valorojn konas iliaj samaĝuloj en aliaj landoj.

Mi tre petas sinjorinon ministron respondi, ĉu la Ministerio pri Nacia Edukado planas entrepreni agadon cele al la popularigo kaj diskonigo de Esperanto inter polaj gelernantoj, kaj, se jes, en kiu formo ĝi estos realigota.

Kun estimo,
Krystyna Łybacka

[HeKo 448 1-A, 3 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0621 s s 
  Total: 0.0772 s s