Esperanta Civito

Normaro

La fundamentaj normoj de la Esperanta Civito la Konstitucia Ĉarto (2001), kiu originas el la Pakto por la Esperanta Civito,(1998) kaj la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (1948).

Grava referenco, sed sen normiga valoro (escepte de la art. 1 par. 5), estas la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996), danke al kiu la esperantistaro estas agnoskebla kiel lingva grupo.

La Forumo aprobas normojn en formo de direktivo kaj la Senato aprobas normojn en formo de leĝo. Ambaŭ branĉoj de la Parlamento aprobas reglamentojn, kiuj aplikas direktivon aŭ leĝon.

Kutime la direktivoj normigas la rilatojn inter la paktintaj establoj, dum la leĝoj reguligas la rilatojn ene de la civitanaro.

Direktivon oni indikas per la familia nomo de la delegito kiu ĝin proponis, ekz. Direktivo Hiltbrand – pri mutuala rabata sistemo, kaj leĝon oni indikas per latina epiteto, ekz. Lex suffragatoria – pri la elektoj por la Senato.

Okaze de manko de normo, la Civito referencas provizore al la Svisaj Kodoj.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0851 s s(20 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.1257 s s