Esperanta Civito

Esperantotur plendas pri kuba turismo

Dum 12-31 julio 2010 okazis vojaĝo tra Centra Ameriko i.a. lau itinero de Ernest Hemingway, organizita de Internacia Klubo Esperantotur en Bydgoszcz, Pollando.

Komence la grupo flugis al Meksikurbo, kie dum 12-15 julio vizitis la plej gravajn vidindaĵojn de Meksikurbo, piramidoj de Teotihuacan kaj Xochimilco. Por koreanoj, meksikanoj, poloj kaj usonanoj la antaŭkongresan viziton bone aranĝis Leonora Torres kaj helpis Lucille Harmon el Usono.

La 15an ni flugis al Kubo kaj du tagojn bone ripozis en Varadero. Dum 17-25 julio ni vizitis Havanon kun ekskursoj al Vinales kaj lokoj laŭ itinero de Ernest Hemingway. La 95a UK en Havano ne estis tiel impona kiel tiu de antaŭ dudek jaroj, tamen ĝi estis pli latinamerika kun sia muzikdanca etoso kaj kultur-programo, certe pli bona ol pluraj eŭropaj UKoj. Katastrofa estis nur antaŭ- kaj dumkongresa informado, pro tio pluaj kandidatoj rezignis vojaĝi al Kubo kaj jam alvenintaj suferis mankon de kunlaboro inter LKK kaj transportaj firmaoj, kiuj ĉefe komence ne respektis informojn de LKK. Ne sufiĉis aranĝo de 15 busoj – mankis koordinado.

El Havano ni flugis tra Cancun en Meksiko al Miami, ĉar daŭre la usona registaro ne permesas rektajn flugojn inter Kubo kaj Usono kaj funkciantajn flugojn povas utiligi nur elektitaj vojaĝantoj. Tio daŭre blokas la turismon al Kubo.

(fonto: Esperantotur)

[HeKo 448 3-A, 4 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0575 s s