Esperanta Civito

Jam presita la UK-numero de Heroldo

La numero 2159 de "Heroldo de Esperanto" estas jam survoje al la abonantoj. Interalie, ĝi estas la 150a aperinta ekde kiam Stano Marĉek memvole forlasis la redakcion de la plej ofta esperanto-gazeto (kiu lanĉis lin kiel redaktoron), laboronte por asocio kiu ĵus senkompate anoncis lian maldungon. La numero estas dediĉita al la Universala Kongreso ĵus finita en Havano.

Dieter Rooke estis nia agento en Havano... Li verkis preskaŭ ĉiun raporton kaj faris ĉiun foton pri la 95a UK. Ekstere, ĉi tiu UK estis markita per multe malpli da atento flanke de la aŭtoritatoj, kompare kun 1990, kiam Fidel Castro deklaris sin "soldato de esperanto".

Interne, la kongreso montris la formiĝon de ortodoksa opozicio, kiu ne kapablis eviti la elektojn de estraro kaj komitatanoj laŭ sovetia sistemo, sed trovis la forton (dise-mise) por protesti kontraŭ la likvido de Stano Marĉek, decidita de la estraro post kampanjo fare de "Libera Folio".

Kulture, la havana UK donis la ŝancon (ek)koni Kubon, sed ĝi ne estos memorinda pro la spektakloj indiĝene esperantaj, kiel dirus Bill Auld. En la najbara IJK eĉ ne ekzistis kultura programo, ŝajne. Pri esperanto kiel kulturlingvo ja zorgas la raŭmistoj: des pli nun, tridek jarojn post la Manifesto...

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, administrata kaj eldonata de LF-koop (kiun prezidas c-ano Marc Hiltbrand). La ĉefredaktoro estas c-ino Aneto Muhlemann, la kongresa redaktoro sen. Dieter Rooke. Varbekzemplero estas senpage mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 448 6-B, 6 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0683 s s 
  Total: 0.0844 s s